Orelstrigo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Asio estas birda genro de tipaj aŭ veraj strigoj, de la familio Strigedoj. La genro Asio enhavas la orelstrigojn, kiuj estas karakteraj pro la plumotufoj en la kapo, kiuj aspektas kvazaŭ oreloj, sed tute senrilate. Tiu grupo havas reprezentantojn en plej parto de la planedo, kaj la Marĉostrigo estas unu el la plej disvastigataj de ĉiuj birdaj specioj, ĉar reproduktiĝas en Eŭropo, Azio, Nordameriko kaj Sudameriko, Karibio, Havajo kaj la Galapagoj. Ties geografia teritorio ampleksiĝas al ĉiu kontinento escepte Antarkto kaj Aŭstralio.
Estas mezgrandaj strigoj, 30-46 cm longaj kun enverguro 80-103 cm longa. Ili estas longflugilaj kaj havas la karakteran vizaĝan diskon, kie kontrastas la brilegaj okuloj kaj inter ili unue blankaj strioj kiuj venas el la oreltufoj en formo de litero vo kaj konvergas al la beko, krome estas malhela angula spaco kiu venas el la frunto.
La du nordaj specioj estas parte migrantaj, translokiĝante suden vintre el la plej nordaj partoj de sia teritorio aŭ vagante nomade dum jaroj malriĉaj je kamporatoj serĉe de pli bona manĝodisponeblo. Tropikaj strigoj Asio estas tre loĝantoj.
La orelstrigoj Asio estas ĉefe noktemaj, sed la Marĉostrigo estas ankaŭ krepuska. Plej parto de la specioj nestumas surgrunde, sed la Orelstrigo, Asio otus, nestumas en oldaj nestoj el bastonetoj kaj branĉetoj de korvoj, kornikoj aŭ pigoj (familio Korvedoj) kaj variaj akcipitroj.
Tiuj orelstrigoj ĉasas ĉe malferma kamparo aŭ herbejoj, predante ĉefe ronĝulojn, aliajn etajn mamulojn kaj kelkajn birdojn.
Specioj
- Stigia orelstrigo, Asio stygius
- Orelstrigo, Asio otus
- Afrika orelstrigo, Asio abyssinicus
- Madagaskara orelstrigo, Asio madagascariensis
- Marĉostrigo, Asio flammeus
- Afrika strigo, Asio capensis
- Stristrigo, Asio clamator – ofte lokita en Pseudoscops aŭ Rhinoptynx
Du fosiliaj specioj estas nuntempe agnoskataj:
- Asio brevipes (Glenns Ferry, malfrua Plioceno ĉe Hagerman, Usono)
- Asio priscus (malfrua Plioceno de insulo Santa Rosa, Usono)
La supozita orelstrigo de malfrua Eoceno aŭ frua Oligoceno "Asio" henrici estis agnoskita kiel membro de la fosilia genro de turstrigoj nome Selenornis. "Asio" pygmaeus (ofte misskribita pigmaeus) ne povas esti atribuita al tiu ĉi genro sen restudi la materialon. "Asio" collongensis (Meza Mioceno ĉe Vieŭ-Collonges, Francio) estas nuntempel okita en la genro Alasio.(Mlíkovský 2002)
Referencoj
- Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8 PDF plena teksto Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine