Asiento estis dokumento, inkludita en kelkaj pactraktatoj, pere de kiu aro da komercistoj ricevis la monopolon pri difinita komerca vojo, varo aŭ produkto.[1]
Ekzemplo de internacia interkonsento estis la "Asiento de Negros" (pri nigruloj), nome monopolo pri la caŝado de sklavoj en Afriko kaj ties transporto al la Hispana Ameriko, kiun oni atribuis al Anglio pere de la Traktato de Utreĥto, post la fino de la Milito de Hispana Sukcedo (1713) kiel kompenso pro la venko de la franca kandidato Filipo. Per tiu traktato oni fiksis ke, ĉiujare Anglio havis rajton trafiki 4800 nigrajn sklavojn, kaj ĉio tio, dum periodo de tridek jaroj.[2]
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.