La Konstitucia Asembleo de Guáimaro okazis je la 10-a de aprilo 1869, en la samnoma loko de la provinco Camagüey, Kubo. Estis la unua Konstitucia Asembleo en la historio de Kubo, kaj ĝia ĉefa celo estis la redaktado de la unua Kuba Konstitucio, kiu estis balotita samtage, la 10-an de aprilo. Post tiu asembleo la Ĉe-Milita Respubliko estis agnoskita de kelkaj registaroj kaj estis decidiga por la evolua proceso de la kuba pensmaniero.
En la Asembleo, organizita sub la prezido de Carlos Manuel de Céspedes, estro de portempa registaro de Oriento, la ĉefa akordo de la redaktado de la Konstitucio, kiu devis esti obeata dum la daŭro de la milito por la sendependiĝo. La konstitucio estis vigla ekde ĝia aprobo (10-an de aprilo 1869), ĝis la 15-a de marto 1878.
Partoprenantoj de la Asembleo
- Oriento: Carlos Manuel de Céspedes, Vicente Aguilera, Antonio Alcalá, Jesús Rodriguez kaj José Maria Izaguirre.
- Camagüey: Ignacio Agramonte, Salvador Cisneros Betancourt kaj Miguel Betancourt.
- Okcidento: Antonio Zambrana kaj Francisco Sánchez.
- Las Villas: Miguel Gerónimo Gutiérrez, Eduardo Machado, Antonio Lorda, Arcadio García, Honorato del Castillo kaj Tranquilino Valdés.
La 24-a artikolo de la konstitucio establiĝs ke ĉiuj loĝantoj de la Respubliko estas tute liberaj kaj pledis por la libereco de ĉiuj sklavoj.
la 12-an de aprilo finiĝis la Asembleo kaj estis nomumitaj: Carlos Manuel de Céspedes kiel prezidanto de la Ĉemilita Respubliko, Salvador Cisneros Betancourt kiel prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj kaj Ignacio Agramonte kiel Sekretario pri Milito.