Aschaffenburg | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Bavario | ||||||
Distriktaro | Malsupra Frankonio | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06021, 06028 (urboparto Obernau) | ||||||
Poŝtkodo | 63739–63743 | ||||||
Aŭtomobila kodo | AB | ||||||
Oficiala Municipokodo | 09661000 | ||||||
NUTS | DE261 | ||||||
Subdivido | 10 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Jürgen Herzing | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Dalbergstraße 15 63739 Aschaffenburg | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 72444 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 49° 59′ N, 9° 9′ O (mapo)49.975759.1478Koordinatoj: 49° 59′ N, 9° 9′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 138 m | ||||||
Areo | 62,45 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.aschaffenburg.de/ | ||||||
Aschaffenburg [prononco aˈʃafənˌbʊɐ̯k] en la norma germana lingvo, Aschebersch [ˈaʒəˌbɛːʃ] en la loka dialekto) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Aschaffenburg, al kiu ĝi mem tamen ne apartenas. Fine de decembro 2022 la urbo havis 72 444 loĝantojn. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
Vidindaĵoj
Grava vidindaĵo estas la preĝejo Sanktaj Petro kaj Aleksandro.
Famuloj
- Albrecht von Brandenburg
- Daniel Brendel von Homburg, ĉefepiskopo
- Ernst Ludwig Kirchner, pentristo
- Hanns Seidel, politikisto
Rilatoj al Esperanto
En la historia urbocentro de Aschaffenburg interalie funkcias kafejo "Pano", kies retejo informas pri la deveno de la kafeja nomo el Esperanto,[1] kaj la servistoj mem, se demandate, ankaŭ informas pri la esperanta deveno. Krome atentigeblas, ke en la komunumo Mömbris por la tuta distrikto Aschaffenburg aktivas la Kahlgrunda Esperanto-Junularo. Ĝia motoro Leo Sakaguchi organizas renkontiĝojn por junuloj KEKSO.[2] La distrikta grupo eĉ ĝis aprilo 2013 aktive kunlaboris en la distrikta ligo de junularaj asocioj - tiam oni petis malmembriĝon, ĉar la tempo de volontuloj ne plu sufiĉis por tiu aldona aktivaĵo.[3]
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ informo germana pri la esperanta deveno de la kafeja nomo (elektu la rubrikon "Wir sind pano")
- ↑ informo de GEJ pri la renkontiĝoj por junuloj KEKSO. Arkivita el la originalo je 2022-05-28. Alirita 2022-07-24.
- ↑ germanlingva artikolo "Esperanto-Jugend verläßt den Kreisjugendring" de aprilo 2013 en la loka gazeto Main-Echo (germane)