La asbesto (aŭ amianto) estas familio de fibrecaj mineraloj de la grupo silikatoj, kaj enhavas la seriojn de serpenteno kaj de amfiboloj.
Etimo: el antikva Greka, nebrulema (asbesto), nekoruptebla (amianto).
Kemiaj specoj de asbesto estas:
- Mg3Si2O5(OH)4 konata kiel krizotilo (fibro ora), aū blanka amianto
- (Mg,Fe)7Si8O22(OH)2 amozito, el Akronimo de "Asbestos Mines of South Africa", aŭ bruna asbesto
- Na2Fe2+3Fe3+2Si8O22(OH)2 krocidolito (lanfloko), aŭ blua asbesto
- Ca2Mg5Si8O22(OH)2 el la nomo de la svislanda Valo Tremola
- (Mg,Fe)7Si8O22(OH)2 antofilito (kariofildianto)
- Ca2(Mg,Fe)5Si8O22(OH)2 aktinolito (spok-ŝtono)
Vaste uzata tra la mondo dum miloj da jaroj, asbesto nun estas en multaj partoj de la homa la vivomedio. Pro siaj ecoj (izola, fajrorezista, malmultekosta, teksebla), asbesto estis uzata en konstruado, mekaniko, transportsektoro ktp. La subtila fibrema asbestpulvoro enspirita kaŭzas asbestozon (aparta degenera malsano) kaj danĝerajn tumorojn de pulmoj kaj mezotelioj. Tial pluraj landoj ne plu permesas minekstraktadon nek prilaboradon de asbesto.
Eksteraj ligiloj
- Asbesto - eterna koŝmaro Arkivigite je 2018-03-18 per la retarkivo Wayback Machine artikolo de Martin Ebner en Scienca Revuo 3 (2011), 159-162.
- http://hesa.etui-rehs.org/uk/dossiers/dossier.asp Asbesto tra la mondo, ttt-ejo kondukata fare de eūropaj sindikitoj
- http://www.regione.emilia-romagna.it/amianto/cosa.htm Arkivigite je 2009-04-23 per la retarkivo Wayback Machine Iu plu pri asbesto, Itallingve
- http://www.e-r-a.it
- http://www.actuary.org/pdf/casualty/mono_dec01asbestos.pdf
- http://www.epa.gov/asbestos/index.html
- http://www.safetyline.wa.gov.au/institute/level2/course21/lecture95/l95_04.asp Arkivigite je 2007-01-01 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.