Asberg | |||
---|---|---|---|
monto • monteto | |||
Alteco | 441 m | ||
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Rejn-Vestervalda vulkana montodorso, Niederwesterwald | ||
Geografia situo | 50° 38′ N, 7° 18′ O (mapo)50.62547.2962Koordinatoj: 50° 38′ N, 7° 18′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
La monto Asberg estas 441,0 m alta monto sur la Rejn-Vestervalda vulkana montodorso ĉe la norda rando de la Linzer Höhe (altaĵo de Linz). Ĝis la 1970aj jaroj oni rompis bazalton tie.
Geografio
La monto Asberg situas sur la orienta teritorio de la urbo Unkel kaj la komunumo Rheinbreitbach kaj Erpel . La ĉirkaŭantraj altaĵoj de la vulkana dorso estas je ĉ. 80 m pli altaj ol la Asberg. Ekzistas tri artefaritaj lagoj de entute du hektaroj okcidente kaj oriente de la montpinto..
Sur la dorso de la Asberg fontas eb ka nordo la rivereto Logebach sur la teritorio de la urbo Bad Honnef kaj en oriento la Hallerbach.
La folimiksarbaro, inter ili fagaro, estas la dominanta vegetaĵa formo.'
Geologio
La rokaĵo de la kupolo de la monto estas alkala olivinbazalto, kies aĝo datiĝas je 24 milionoj da jaroj.[1].[2]
Vidu ankaŭ
Historio
La keltoj konstuis 600–400 a.K, ringremparoj sur la monto. La nomo Asberg – surloke dum antaŭaj jaroj „Ahsberg“, ankaŭ Aasberg – deriviĝas de „Asc“ (= fraksino). La nomo rilatas origine ne al la monto, sed al la kelta fuĝburgo.[3][4]
- bazalta lago ĉe Asberg
- rigardo de la pinto direkte al la Ejfelo
Literaturo
- Jürgen Fuchs: Basalt vom Asberg. In: Heimat-Jahrbuch des Landkreises Neuwied 2008, ISBN 978-3-935690-61-4, S. 231–236.
Eksteraj ligiloj
- Drahtseilbahn – Basalt vom Asberg Arkivigite je 2010-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
- FFH-Gebiet Asberg bei Kalenborn Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Biotopkomplex Asberg bei Kalenborn Arkivigite je 2013-01-06 per Archive.today
Referencoj
- ↑ Geologisches Landesamt Nordrhein-Westfalen (Hrsg.); Gangolf Knapp, Klaus Vieten: Geologische Karte von Nordrhein-Westfalen 1:25.000. Erläuterungen zu Blatt 5309 Königswinter. 3., überarbeitete Auflage, Krefeld 1995, S. 23 u. 33
- ↑ Biotop „Felswände am Asberg“ Arkivigite je 2012-09-13 per Archive.today, Osiris Rheinland-Pfalz
- ↑ Paul Vot: Die Ortsnamen im Engersgau: eine Untersuchung, Strüder, Neuwied 1890, S. 18
- ↑ Ludwig Wirtz: Heimat-Blatt und Geschichtschronik für die ehemals Wied'schen und Nassauischen Lande, für Westerwald, Eifel und Mittelrhein, Neuwied 1924, S. 91