Asakura (japane: 朝倉氏, Asakura-shi) estis familio de daimioj, japana nobelaro. Ĝi estis posteloj de la princo Kusakabe-Ôji (662-689), filo de la imperiestro Temmu (631-686).
La Asakura-klano kaj la Asai-klano oponis Oda Nobunaga-n je la fino de la 16-a jarcento. Ili estis venkitaj dum la batalo de Anegawa en 1570 kaj neniigitaj kiam ilia hejmkastelo Ichijodani estis venkita tri jaroj poste.
Famaj Asakura-anoj
- Asakura Norikage (1474-1552)
- Asakura Takakage (1493-1546)
- Asakura Yoshikage (1533-1573)
- Asakura Kagetake (mortis en 1575)
Bibliografio
- Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.
- Turnbull, Stephen (2002). 'War in Japan: 1467-1615'. Oxford: Osprey Publishing.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.