
Arunaĉal-Pradeŝo | |
---|---|
Origina nomo | hindie अरुणाचल प्रदेश (Aruṇācal Pradeś) |
ŝtato de Barato • unia teritorio de Barato • regiono | |
Administrado | |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Itanagaro |
Politiko | |
Estro | Pema Khandu (ekde 17-a de julio 2016) |
Demografio | |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 1 382 611 |
Loĝdenso | 17 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 83 743 km² (8 374 300 ha) |
![]() Arunaĉal-Pradeŝo sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 27° 3′ 36″ N, 93° 22′ 12″ O (mapo)27.0693.37Koordinatoj: 27° 3′ 36″ N, 93° 22′ 12″ O (mapo) [+] |
Hor-zono | UTC +5:30 |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-AR |
Eksteraj paĝoj | |
arunachalpradesh.gov.in [+] | |
La kategorio en la Komunejo | Arunaĉal-Pradeŝo [+] |
Pliaj informoj | |
Analfabetismo | 46% |
Loka lingvo | Hindia lingvo |
Arunaĉal-Pradeŝo estas unu el ŝtatoj de Barato, establita en 1987, nun havanta pli ol unu milionon da loĝantoj. Ĝi estas unu el la sep fratinoj.
Arunaĉalpradeŝo estas plej orienta gubernio de Barato. Ĝi landlimas kun la gubernioj Asamo (sude) kaj Nagalando (sudoriente), Mjanmaro (oriente), Bhutano (okcidente). La norda landlimo kun Ĉinujo estas disputata. Itanagaro estas la ĉefurbo de Arunaĉalpradeŝo. Arunaĉalpradeŝo havas 16 distriktojn.
Arunaĉalpradeŝo signifas "landon de la sunleviĝo".
Klimato
Plej parto de Arunaĉalpradeŝo estas ĉirkaŭita per la montaro Himalajoj. La klimato en la Arunaĉalpradeŝo ŝanĝiĝas laŭ la alteco. La plej altaj regionoj ĉe la landlimo kun Tibeto havas tundran klimaton. En Arunaĉalpradeŝo pluvegas: 2000-4100 mm jare dum majo kaj septembro.
Lingvoj
Arunaĉalpradeŝo havas pli ol 50 lingvoj kaj dialektoj. Plej parto de la lingvoj apartenas al la ĉinotibeta lingvaro. Ankaŭ la asama estas vaste parolata. Nuntempe disvastiĝas la angla kaj la hindia. La oficiala lingvo de la gubernio estas la angla.
Vindindaj lokoj
- Namdapha tigro projekto en distrikto Changlang
- La rivero Sela apud Bomdila
Religiaj lokoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|