Arthur Degen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1879 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Arthur DEGEN[1] (naskiĝis la 6-an de junio 1879 en Lepsiko) estis germana esperantisto kaj popollerneja instruisto.
Degen estis ekzamena komisaro de la Esperanta Instituto por Germanoj kaj vigla propagandisto en meza Germanujo per paroladoj, montro-lecionoj laŭ la rekta metodo kaj per gvido de kursoj. Li fondis en 1910 la Lepsikan Esperanto-Instruistaron. Li estis prezidanto de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI). Krome li fondis Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) en Vieno en 1924.
Verkoj
- Kleines Lehrbuch, malgranda lernolibro, 1915
- Hirts Esperanto-Taschenwörterbuch (Vortareto Esperanto-Germana kaj Germana-Esperanto, kune kun Bernhard Kötz)
- Esperanto-Lernolibro por Popollernejoj, multaj eldonoj 1922-1953
- Esperanto nach dem Fundamento von Dr. Zamenhof unter Auswertung des deutschen Sprachgutes, Keines Lehrbuch, auch für den Selbstunterricht. Leipzig . Hirt & Sohn. 1927; 48 pĝ.; 19,5 X 13cm; kartonita.
- Du Fabeloj de Grimm, traduko ĉ. 1929
- La Sorĉistina Kanto (Das Hexenlied), melodramo de Ernst von Wildenbruch / Max von Schillings el 1902/1903, traduko de 1932
Recenzoj
Pri Esperanto nach dem Fundamento von Dr. Zamenhof ...
|
Pri Esperanto-Lernolibro por Popollernejo
|
Notoj
- ↑ En Enciklopedio de Esperanto la persona nomo estas erare skribita "Artur" sen "h". Arthur tamen en ĉiuj verkoj troveblaj en Trovanto kaj la kutima formo en la germana de tiu epoko.
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Arthur Degen en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Arthur Degen en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Enciklopedio de Esperanto/B en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.