Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Artokarpo[1] (Artocarpus) estas plantgenro el la familio de la Morusacoj (Moraceae) de monoikaj arboj kun kunmeta ŝajnfrukto, devenanta el la kuniĝo de la veraj fruktoj (akenoj), de la floroj kaj de la floraj receptakloj; ĉ. 50 specioj el Hindio kaj Malajzio, du (panarbo kaj jakvarbo) kultivataj por manĝebla ŝajnfrukto kaj kelkaj liverantaj bonkvalitan lignon. Ĝi hejmiĝas en la subtropikaj kaj tropikaj Azio kaj Malajzio. Fruktoj kaj ligno de kelkaj specioj havas ekonomian gravon.
Priskribo
Vegetaj karakterizaĵoj
Ĉiuj Artocarpus-specioj estas ĉiamverdaj aŭ folifalaj arboj. Ili enhavas laktosukon. Ili havas alternestarantajn, duliniajn aŭ spirale startantajn foliojn. La folioj havas tigojn. La grandaj foliplatoj estas simplaj ĝis palmataj kaj glatrandaj kun leda konsisto. Ĉiuj specioj havas stipulojn, kiuj estas nekunkreskintaj.
Generativaj karakterizaĵoj
Artocarpus-specioj estas unuseksaj dioikaj. Ofte ĉe la trunko aŭ ĉe la ĉefaj branĉoj kreskas terminale florarojn kun multnombraj floroj. La masklaj floroj ne estas kunkreskintaj kaj ĉirkaŭitaj de brakteoj. La sepaloj estas tube kunkreskintaj, havante du ĝis kvar kalikajn pintojn. Nur ekzistas unu stameno kun globforma ĝis oblonga antero.
La inaj floroj estas minimume parte kunkreskintaj kun la brakteoj. La kaliko estas parte tubforma. La ovario estas nekunkreskinta. Floroj kaj brakteoj estas flanke kunkreskintaj kaj formas post la fekundigo karnecan karpelaron. La semoj ne havas endospermon.
Disvastigo
La genro Artocarpus estas disvastigita de la tropikaj kaj subtropikaj Azio kaj pacifikaj insuloj.
Sistematiko
La una priskribo de la genro Artocarpus estis publikigita de la germanaj natursciencistoj Johann Reinhold Forster kaj Johann Georg Adam Forster 1775 en Characteres Generum Plantarum, 102, tabuloj 51 kaj 51a. Ambau, patro kaj filo partoprenis la duan vojaĝon tra la suda Pacifiko (1772 ĝis 1775) de James Cook. Ĉe la publikigo de siaj rezultoj ili priskibis kaj ordigis la genron Artocarpus per la priskribo de la specio Artocarpus communis (hodiaŭa valida nomo Artocarpus altilis) estas ordinara artokarpo. La genra nomo konsistas el la grekaj vortoj artos por pano kaj carpos por frukto.[2] Sinonimoj por Artocarpus J.R.FORST. & G.FORST. estas: Polyphema LOUR., Radermachia THUNB., Sitodium PARKINSON. La genro Artocarpus apartenas al la tribo Artocarpeae en la familio Morusacoj. [3]
La genro Artokarpo (Artocarpus) konsistas el 50 ĝis 60 specioj. La genro estas dividita en la subgenroj Artocarpus kaj Pseudojaca. Jen elekto de la specioj [3]:
Scienca nomo | Esperantlingva nomo | subgenro | sinonimoj |
---|---|---|---|
Artocarpus altilis (PARKINSON) FOSBERG | panarbo[1] aŭ ordinara artokarpo[1] | Artocarpus | Artocarpus communis J.R.Forst. & G.Forst.Artocarpus incisus L. f. Sitodium altile PARKINSON Artocarpus rima BLANCObr />Artocarpus laevis HASSK. |
Artocarpus blanca (ELMER) MERR. | Artocarpus | Artocarpus communis var. blancoi | |
Artocarpus camansi BLANCO | Artocarpus | ||
Artocarpus chama BUCH.-HAM. | Artocarpus | Artocarpus chaplasha ROXB. | |
Artocarpus elasticus REINW. EX BLUME | Artocarpus | ||
Artocarpus gomezianus WALL. EX TRÉCUL | Pseŭdojakvo | Artocarpus pomiformis TEIJSM. & BINN. | |
Artocarpus gongshanensis S.K.WU EX C.Y.WU & S.S.CHANG | ? | ||
Artocarpus heterophyllus LAM. | jakvo aŭ jakvarbo[1] aŭ diversfolia artokarpo[1] | Artocarpus | Artocarpus integerauct.Artocarpus integrifolius auct. |
Artocarpus hirsutus LAM. | Artocarpus | ||
Artocarpus hypargyreus HANCE EX BENTH. | Pseŭdojakvo | ||
Artocarpus incisus (THUNB.) L. F.> | ? | ||
Artocarpus integer (THUNB.) MERR. | ĉempedako | Artocarpus | Artocarpus champeden (Lour.) Stokes Artocarpus integrifolius L. F. Artocarpus polyphema Polyphema champeden LOUR. Radermachia integra THUNB. |
Artocarpus lacucha BUCH.-HAM. | Pseudojakvo | Artocarpus lakucha ROXB. | |
Artocarpus mariannensis TRÉCUL | Artocarpus | ||
Artocarpus nanchuanensis S.S.CHANG ET AL. | ? | ||
Artocarpus nigrifolius C.Y.WU | ? | ||
Artocarpus odoratissimus BLANCO | marango | Artocarpus | |
Artocarpus ovatus BLANCO | pseŭdojakvo | Artocarpus cummingianus Trécul | |
Artocarpus petelotii GAGNEPAIN | ? | ||
Artocarpus pithecogallus C.Y.WU | ? | ||
Artocarpus rigidus BLUME | simia jakvo | Artocarpus | |
Artocarpus styracifolius PIERRE | ? | ||
Artocarpus tamaran BECC. | Artocarpus | ||
Artocarpus tonkinensis A.CHEV. EX GAGNEP. | Pseŭdjakvo | ||
Artocarpus venenosa ZOLL. & MORITZI | ? | ||
Artocarpus xanthocarpus MERR. | ? |
La sekvantaj specioj, kiuj pli frue apartenis al artokarpo, nun enordiĝis en aliaj genroj:
- Artocarpus cannonii W.BULL ex VAN HOUTTE: Hodiaŭ estas Ficus aspera <span class=G.Forst.
- Artocarpus woodii MERR.: estas hodiaŭ Parartocarpus venenosa (ZOLL. & MORITZI) BECC.
Uzado
Sub la komerca nomo „terap“ lignoj de sekvantaj specioj estas komercigitaj: apud kelkaj specioj el la genro Parartocarpus kaj la specio Antiaris toxicaria, Artocarpus chaplasha, Artocarpus elasticus, Artocarpus scortechinii, Artocarpus hypargyreus, Artocarpus styracifolius kaj Artocarpus tonkinensis [4]
La fruktoj de la jakvo-arbo (Artocarpus heterophyllus) de la ĉempedako (Artocarpus integer), de Artocarpus tonkinensis kaj Artocarpus mariannensis estas manĝeblaj. Konataj estas centoj da kultivaroj.
La latekso de Artocarpus hypargyreus estas uzata.
Fontoj
- Zhengyi Wu, Zhe-Kun Zhou & Michael G. Gilbert: Moraceae in der Flora of China, Volume 5, 2003, S. 30: Online.
- N. Y. C. ZEREGA, D. RAGONE, T.J. MOTLEY: Systematics and species limits of breadfruit (Artocarpus, Moraceae), In: Systematic Botany, 30, 2005, S. 603–615: PDF-Online, Arkivigite je 2010-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Reinhard Lieberei, Christoph Reisdorff: Nutzpflanzenkunde - begründet von Wolfgang Franke. 7. Auflage, Thieme-Verlag, 2007; S. 104 f, 212 f; ISBN 978-3-13-530407-6
Referencoj
- 1 2 3 4 5 Laŭ NPIV, kapvorto "artokarpo"
- ↑ Helmut Genaust. Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen, p. 79, 2005, ISBN 3-937872-16-7
- 1 2 Artocarpus en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ Datenblatt bei Handelshölzer bei DELTA von H. G. Richter & M. J. Dallwitz.