Popola artisto de Sovetunio
honorigo honoriga titolo
Lando Sovetunio
Fondita en 13-a de januaro 1936

Popola artisto de Sovetunio estis honora titolo atribuita al civitanoj de Sovetunio.

medalo Popola Artisto de Sovetunio

Termino kaj signifo

La termino estas uzata por traduki el la rusa lingvo du titolojn: Народный артист СССР (en virina formo Народная артистка СССР), premio donita en prezentaj artoj, kaj Народный художник СССР, donita en iuj vidaj artoj.

Ĉiuj Respublikoj de Sovetunio, kaj ankaŭ la Aŭtonomaj Respublikoj (ASSR), havis similan premion, kiun fakte antaŭe ricevis ĉiu posta ricevanto de la alta titolo de Popola Artisto de Sovetunio.

Respubliko plezentaj artoj vidaj artoj
Rusa SFSRнародный артист РСФСРнародный художник РСФСР
Ukraina SSRнародний артист Української РСРнародний художник Української РСР
Belorusa SSRнародны артыст Беларускай ССРнародны мастак Беларускай ССР
Uzbeka SSRЎзбекистон ССР халқ артистиЎзбекистон ССР халқ рассоми
Kazaĥa SSRҚазақ КСР-ң халық әртісіҚазақ КСР-ң халық суретшісі
Kartvela SSRსაქართველოს სსრ სახალხო არტისტი
Azerbajĝana SSRАзәрбајҹан ССР халг артистиАзәрбајҹан ССР халг рәссамы
Litova SSR Lietuvos TSR liaudies artistas Lietuvos TSR liaudies dailininkas
Moldava SSRартист ал попорулуй дин РСС Молдовеняскэартист пластик ал попорулуй дин РСС Молдовеняскэ
Latva SSR Latvijas PSR tautas skatuves mākslinieks Latvijas PSR tautas mākslinieks
Kirgiza SSRКыргыз ССР эл артисти
Taĝika SSRАртисти халқии РСС Тоҷикистон
Armena SSRՀայաստանի ՍՍՀ ժողովրդական արտիստ
Turkmena SSRТүркмен ССР-иң халк артистиТүркмен ССР-иң халк художниги
Estona SSR Eesti NSV rahvakunstnik

Ĉar la titolo estis koncedita de la komunista registaro, la honorigitoj havis certajn privilegiojn kaj ofte ricevis bone salajratajn laborojn de la Ministro de Kulturo de Sovetunio. Laŭe, artistoj kaj verkistoj kiuj esprimis kritikon de la Komunista Partio de Sovetunio tre malofte ricevis tian rekonon, kaj en multaj kazoj estis rekte cenzuritaj.

Aliaj honoritaj profesioj

  • Popola arkitekto de Sovetunio: Народный архитектор СССР
  • Popola instruisto de Sovetunio: Народный учитель СССР
  • Popola kuracisto de Sovetunio: Народный врач СССР

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.