Arthur de Gobineau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph Arthur de Gobineau | |||||
Naskonomo | Joseph Arthur de Gobineau | ||||
Naskiĝo | 14-an de julio 1816 en Ville-d'Avray | ||||
Morto | 13-an de oktobro 1882 (66-jaraĝa) en Torino | ||||
Tombo | Monumenta Tombejo de Torino vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Louis de Gobineau vd | ||||
Gefratoj | Bénédicte de Gobineau vd | ||||
Edz(in)o | Clémence de Gobineau vd | ||||
Infanoj | Christine de Gobineau • Diane de Guldencrone vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ariel des Feux • Ariel Des Feux vd | ||||
Okupo | verkisto • diplomato • politikisto • poeto • skulptisto • antropologo • ĵurnalisto • filozofo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joseph Arthur grafo de GOBINEAU, nask. je la 14-a de julio 1816, mort. je la 3-a de oktobro 1882 en Torino estis franca nobelo, diplomato, vojaĝinto kaj beletristo, kiun oni ofte konsideras, kiel la unuan teoriiston de rasismo.
Kvankam li famiĝis kaj ofte cititis nuntempe kiel la fondinto de okcidenta rasismo, tiujn ideojn oni jam trovas antaŭ li, ekzemple jam en la priskribo de Linnaeus pri la diversaj homaj rasoj. Cetere liaj ideoj, kiuj siatempe estis apenaŭ konataj, kaj malmulte influis, ne estas vere tipaj de tio, kio estos la posta eŭropa rasismo (1), kvankam li ja estis eble la unua verki tutan libron pri la temo: ekzemple, male al plejaj rasismuloj, li ne konsideris ke la supera raso estas sia propra, sed la anglosaksa. Simile, male al plejaj rasismuloj li ne estis optimista sed pesimista, kaj antaŭvidis ĝeneralan miksiĝon de la rasoj kaj kadukiĝon de la homaro. Krome, li ne estis militisma aktivulo sed klera pacema salonema nobelulo kun beletraj ŝatoj kaj ne estis vera apoganto de la tiam komencanta eŭropa koloniismo. Eĉ en sia plej interesa libro, frukto de sia diplomatia kariero kaj vojaĝoj, "Tri jaroj en Azio" li priskribas kaj analizas, kun multe da detaloj, kaj sufiĉe da komprenemo, la landojn kaj sociojn renkontitajn (ĉefe Irano kaj centra Azio), tiel kiel ili estis tiutempe. Alia signifa detalo: en siaj romanoj li, tutsame kiel la aliaj samtempuloj, uzas la vorto "raso" en la ĝis tiam tradicia signifo, t.e. familio, av-kaj-id-aro, "nomo" (en la aristokrata vidpunkto).
De Gobineau skribis, ke finnoj estas "negroj de la nordo." Laŭ li Eŭropa normala popolo estas en sudeta Eŭropo mikso de arjoj kaj negroj, en nordeta Europo mikso de arjoj kaj finnoj.
(1) multe pli tipaj kaj influhavintaj estis: Houston Stewart Chamberlain kaj Robert Knox.
Verkaro
Eseoj
Eseoj pri historio:
- Essai sur l'inégalité des races humaines, volumoj I kaj II (1853) (= Eseo pri la malegaleco de l'homaj rasoj, lia rasisma teorilibro); volumoj III kaj IV (1855)
- Traktato pri la socia stato de l'nuna Persio (1856)
- Historio de la persoj (1869)
- Tio, kio okazas en Azio (1877, eldonita postmorte)
- Historio de Ottar Jarl kaj lia idaro (1879)
Eseoj pri filozofio:
- La religioj kaj filozofioj de Centra Azio (1865)
- Mémoire sur diverses manifestations de la vie individuelle (1869)
Eseoj pri filologio:
- Kiel legi la kojnoformajn skribaĵojn (1858)
- Traité des écritures cunéiformes (1864)
Vojaĝraportoj:
- Tri jaroj en Azio 1859 (lia ĝisnun plej leginda verko)
- Voyage à Terre-Neuve, 1861 (Arléa, 1993)
Polemikaĵoj:
- Tio, kio okazis en francio en 1870 (1870, postmorte eldonita)
- La Troisième République et ce qu'elle vaut (1877, postmorte eldonita)
Beletraĵoj
Romanoj kaj noveloj:
- Adélaïde (1869, posthume)
- Souvenirs de voyage : Le Mouchoir rouge Akrivie Phrangopoulo, La Chasse au caribou (1872)
- Les Pléiades (1874 ; Folio-Gallimard, 1997)
- Nouvelles asiatiques : La Danseuse de Shamakha, L'Illustre Magicien, Histoire de Gambèr-Aly, La Guerre des Turcomans, Les Amants de Kandahar et La Vie de voyage (1876 ; P.O.L., 1990)
- La Renaissance, scènes historiques (1877 ; GF-Flammarion, 1980)
Poezio:
- La Chronique rimée de Jean Chouan et de ses compagnons (1846)
- L'Aphroëssa (1869)
- Amadis (1876)
- Amadis (1887, rééd. intégrale, partiellement posthume)
- Tre poemi inediti (Firenze, Olschki, 1965)
Teatro:
- Les Adieux de Don Juan (1844)
- Alexandre le Macédonien (1847, posthume)
Recenzoj:
- Recenzaj studaĵoj 1842-1847 (Klincksieck, 1984)
Eksteraj ligiloj
Essai sur l'inégalité des races humaines (1853-1855)
La angla kaj Esperanto - Ĉu Hitler, Stalin aŭ Churchill estis pli danĝeraj por Esperanto?, prelego, YouTube.