Arthur Rackham | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1867 en Lewisham, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Morto | 6-an de septembro 1939 (71-jaraĝa) en Limpsfield |
Mortokialo | kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | City of London School • City and Guilds of London Art School |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Harris Rackham |
Edz(in)o | Edyth Starkie |
Okupo | |
Okupo | pentristo • ilustristo • tradukisto • desegnisto |
Verkoj | Gulliver's Travels Bird Watching Mother Goose The Land of Enchantment A Midsummer-Night's Dream |
Arthur RACKHAM (naskiĝis la 19-an de septembro 1867 en Londono, mortis la 6-an de septembro 1939 en Limpsfield, Surrey, Anglio, estis brita ilustristo konata pro siaj multnombraj libraj ilustradoj, precipe por popularaj fabeloj kaj aliaj infanaj libroj.
Vivo
Arthur Rackham estis unu el dek du infanoj de siaj gepatroj. 18-jara, li fariĝis oficisto de kontraŭfajrokosta asekurejo kaj samtempe komencis studi en arta altlernejo. En 1892 li forlasis sian laboron ĉe la asekurejo kaj komencis labori por la gazeto "Westminster Budget" kiel raportisto kaj ilustristo. Liaj unuaj libroj ilustradoj aperis jaron poste. De tiam ĝis sia morto li ilustris multajn aliajn librojn. Li estis kontribuanto al la revuo Punch kaj provizis la grafikaĵojn al multaj ilustritaj verkoj kiel "Alico en Mirlando", "fabloj de Ezopo" kaj "Somermeznokta sonĝo".
En 1903 Rackham edizĝis al Edyth Starkie. Ambaŭ en 1908 ekhavis filinon, Barbara. En 1906 Rackham gajnis la oran medalon de la Monda Foiro en Milano, alia sekvis en 1911 okaze de la internacia ekspozicio de Barcelono. La verkoj de Rackham estis ofte elmontrataj, ekzemple en 1914 en la pariza muzeo Luvro.