Arthur Hay, 9a Markizo Tweeddale | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1824 en East Lothian |
Morto | 29-an de decembro 1878 (54-jaraĝa) en Londono |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Familio | |
Patro | George Hay, 8th Marquess of Tweeddale |
Patrino | Lady Susan Montagu |
Frat(in)o | John Hay |
Edz(in)o | Helena Eleanora Augusta de Kielmansegge • Julia Charlotte Sophia Stewart-Mackenzie |
Parencoj | Robert George Wardlaw Ramsay |
Okupo | |
Okupo | ornitologo |
Kolonelo Arthur Hay, 9a Markizo Tweeddale (naskiĝis la 9-an de novembro 1824, mortis la 29-an de decembro 1878), konata antaŭ 1862 kiel Lord Arthur Hay kaj inter 1862 kaj 1876 kiel Vicgrafo Walden, estis skota militisto kaj ornitologo. Li naskiĝis ĉe Yester, Gifford, Orienta Lothian. Li servis kiel militisto en Hindio kaj Krimeo. Li sukcedis sian patron kiel markizo ein 1876. Li mortiĝis en Chislehurst, kaj estis sukcedita de sia frato.
Li akiris diversajn militistajn gradojn (foje aĉete) en 1841, en 1846, en 1854 kaj en 1860 ĝis kolonelo.
Li estis prezidento de la Zoological Society of London el 16a de Januaro 1868.[1][2] Liaj ornitologiaj verkoj estis publikigitaj private en 1881 fare de sia nevo, la kapitano Robert George Wardlaw-Ramsay, kun enkonduko de Dro W. H. Russell, kaj la atribuo Walden estas uzata en taksonomiaj listoj.[3]
Li havis privatan kolekton de birdoj,[4] insektoj, reptilioj kaj mamuloj. Li dungis Carl Bock por veturi al mara Sudorienta Azio kaj kolekti specimenojn. Tweeddale priskribis ĉirkaŭ 40 speciojn kolektitajn de Bock la unuan fojon.
Referencoj
- ↑ Celia Lowe. (2006) Wild profusion: biodiversity conservation in an Indonesian archipelago. Princeton, N.J: Princeton University Press, p. 175. ISBN 0-691-12462-0.
- ↑ Scherren, Henry. (1905) The Zoological Society of London. Cassell & Co..
- ↑ Ramsay, R G (1881) The ornithological works of Arthur, ninth Marquis of Tweeddale scanned
- ↑ (2000) The History of the Collections Contained in the Natural History Departments of the British Museum. Adamant Media Corporation, p. 52. ISBN 1-4021-8140-X.