Arthur C. Clarke | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Arthur C. Clarke | |||||
Naskonomo | Arthur Charles Clarke | ||||
Naskiĝo | 16-an de decembro 1917 en Minehead, Somerset | ||||
Morto | 19-an de marto 2008 (90-jaraĝa) en Kolombo, Srilanko | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | Borella Kanattha General Cemetery vd | ||||
Religio | agnostikismo vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Srilanko vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | King's College • Richard Huish College, Taunton vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marilyn Mayfield vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Charles Willis • E.G. O'Brien vd | ||||
Okupo | inventisto • scenaristo • romanisto • sciencfikcia verkisto • esploristo • verkisto • fizikisto vd | ||||
Laborkampo | sciencfikcio • sciencfikcia literaturo vd | ||||
Aktiva dum | 1946– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Rendevuo kun Ramo ❦ La Fontoj de Paradizo ❦ 2001: Spaca Odiseado vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Arthur Charles CLARKE (naskita la 16-an de decembro, 1917 en Anglio; mortinta la 19-an de marto, 2008 en Srilanko) estis brita verkisto kaj inventisto. Li verŝajne estas plej fama pro sia sciencfikcia romano 2001: A Space Odyssey ("2001: Kosma Odiseado"), kiu ankaŭ estas filmo.
Biografio
Clarke naskiĝis en Minehead en Somerset (Anglio). Kiel knabo li entuziasme legis malnovajn sciencfikciajn revuojn. Fininte la duagradan lernejon li ne sukcesis esti akceptita en kolegio, do li eklaboris kiel ŝtata kont-revizoro.
Dum la Dua mondmilito li laboris por la brita Reĝa Aerarmeo (RAF) kiel fakulo pri radaro kaj kunlaboris en la evoluigo de la defenda radar-sistemo, kiu permesis al RAF gajni la aerbatalon pri Anglio kontraŭ Germanio. Post la milito li studis en King's College en Londono kaj diplomiĝis.
Lia plej grava kontribuo eble estas la ideo, ke terkonstantaj satelitoj povus esti ideala sistemo por telekomunikado. Li proponis la ideon en scienca artikolo titolata Can Rocket Stations Give Worldwide Radio Coverage? (angle: Ĉu raketaj stacioj povas doni tut-teran radio-kovradon?), publikigita en Wireless World en oktobro 1945. Pro tiu kontribuo la terkonstanta orbito estas nomata ankaŭ kiel orbito de Clarke aŭ zono de Clarke.
Komence de la 1940-aj jaroj, ankoraŭ kiel soldato de RAF, li komencis vendi siajn sciencfikciajn historiojn al tiutemaj revuoj. Mallongan tempon li laboris ankaŭ kiel vicredaktisto de Science Abstracts, poste ek de 1951 li dediĉis sin plentempe al la verkado. Li estis prezidanto de la Brita Interplaneda Societo kaj membro de la Klubo de Subakvaj Esploristoj.
De 1956 li loĝis en Srilanko, kies honora civitano li estis.
La tri leĝoj de Clark
La tri leĝoj de Clark estas tri prognozaj diraĵoj elpensitaj fare de Clark, kaj estas menciitaj multajn fojojn en literaturo kaj kulturo, kaj en humuro kaj por priskribi realecon:
- Kiam altranga sed veterana sciencisto atentigas, ke io eblas, li preskaŭ certe pravas; Kiam li atentigas, ke io estas neebla – li verŝajne eraras.
- La nura maniero elmontri la limojn de kio estas ebla estas enriskiĝi iom preter ili en la neeblan.
- Ĉiu teknologio estas sufiĉe progresinta - estas neeble distingi inter ĝi kaj magio.
Listo de verkoj
- Childhood's End ("Fino de Infaneco", 1953)
- 2001: A Space Odyssey ("2001: Kosma Odiseado", 1968)
- Rendezvous with Rama ("Rendevuo kun Rama", 1973) (Premion Nebulozo, 1973; Premion Hugo, 1974)
- The Fountains of Paradise ("La Fontanoj de Paradizo", 1979) (Premion Nebulozo, 1979; Premion Hugo, 1980)
En Esperanto aperis
- Supereco (En: Hungara Vivo 2/1986, p. 58-61, tr. Endre Dudich)
- En la kometon (En: Orbito nula: Sciencfikcio kaj fantasto. Vol 1. Santander: Grupo Nifo, 1995, tr. Liven Dek)
- Provizoreco (En: Fonto 4/1981, p. 14, kaj Pajleroj kaj Stoploj, 1997, p. 187, tr. William Auld)
Eksteraj ligiloj
- http://www.clarkefoundation.org Fondaĵo Arthura C. Clarke
- http://www.everk.it/index.php?id=21,213,0,0,1,0 -- Nekrologo: Arthur C. Clarke: Imago teknologia ĝis transcenda
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/04, paĝo 9: Kosmopolita civitano kun okulo al la universo verkita de Anne Tilmont.