Tiu ĉi artikolo temas pri komunumo kaj ties ĉefa urbo de la meksika subŝtato Coahuila. Pri aliaj signifoj vidu la apartigan liston Arteaga. |
Arteaga | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
municipo de Meksiko | ||||
| ||||
Blazono | ||||
Administrado | ||||
Statuso | Komunumo | |||
Lando | Meksiko | |||
Ŝtato | Coahuila | |||
Poŝtkodo | 25350–25399 | |||
Kodo laŭ INEGI | 05004 | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 19 622 | |||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 25°26′N 100°51′U / 25.433°N, 100.85°U (mapo) | |||
Alto | 1 660 m | |||
Areo | 1818,6 km² | |||
Horzono | UTC -6 | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Arteaga Municipality, Coahuila [+] | ||||
Arteaga estas unu el la 38 komunumoj de la meksika subŝtato Coahuila, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Arteaga. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 05004.
Geografio
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 19622 loĝantojn. El tiuj estis 10008 viroj kaj 9614 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1818,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1660 metroj super la marnivelo.
Klimato
Granda parto de la komunumo Arteaga apartenas al la majesta Montaro de Arteaga, kiun oni konsideras kiel la meksika svislando pro belaj arbaraj pejzaĝoj kaj neĝaj montopintoj dum vintro. Kelkfoje la minimumaj temperaturoj en vintro atingas -15 °C. Arteaga havas la unikan skicentron de tuta Meksiko, kiu nomiĝas Monterreal.
Sociogeografio
En la jaro 1995 en la komunumo vivis 16501 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 7 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,042 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
El la loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj en la jaro 1995), 13613 personoj apartenis al la katolika religio kaj 1246 personoj al la protestantisma religio. 40 personoj apartenis al aliaj religioj kaj 383 personoj statistike apartenis al neniu religio.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).