Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Artamedoj
Cracticus nigrogularis
Cracticus nigrogularis
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Animalia
Filumo: Ĥorduloj
Chordata
Klaso: Birdoj
Aves
Ordo: Paseroformaj
Passeriformes
Familio: Artamedoj
Artamidae
Vigors, 1825
Genro
  • Artamo Artamus
Aliaj Vikimediaj projektoj

La Artamedoj (Artamidae) estas familio en la ordo de la paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ĝi konsistas el nur unu genro kun 11 specioj.

La disvastiĝejo etendiĝas de Aŭstralio, Novgvineo, Filipinoj ĝis al la Hindio kaj suda Ĉinio. En la du lastaj regionoj troviĝas la kovterenoj de kelkaj specioj.

Artemiedoj havas du specifaĵojn. Ili estas la solaj kantbirdoj, kiuj havas lanugojn, kaj ili kapablas, cirkle flugante, lasi sin porti supren per la ascenda vento. Ili ekvidas sian predon, konsistantan plejparte el insektoj, de alta disrigardejo. Ilia flugo estas tre gracia kaj manovrema. La malgranda korpo estas malsvelta kaj iliaj flugiloj estas pintaj kaj longaj.

Genro kaj specioj

  • Artamo (Artamus)
    • Griza artamo (Artamus fuscus)
    • Mentona artamo (Artamus mentalis)
    • Monaĥa artamo (Artamus monachus), ankaŭ: Blankdorsa artamo
    • Grandega artamo (Artamus maximus), ankaŭ: Giganta artamo
    • Blankbeka artamo (Artamus leucorynchus), ankaŭ: Blankventra artamo
    • Fama artamo (Artamus insignis)
    • Maska artamo (Artamus personatus)
    • Brova artamo (Artamus superciliosus), ankaŭ: Blankbrova artamo
    • Cindra artamo (Artamus cinereus), ankaŭ: Nigravizaĝa artamo
    • Cejanflugila artamo (Artamus cyanopterus), ankaŭ: fulgartamo
    • Malgranda artamo (Artamus minor), ankaŭ: Nanartamo
    • Aŭstralia flutopigo (Cracticus tibicen)

Bildaro

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.