Arrancacepas | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ana Belén Izquierdo Estirado (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,51 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 18′ N, 2° 22′ U (mapo)40.3037374-2.3590462Koordinatoj: 40° 18′ N, 2° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 040 m [+] | ||
Areo | 18,56 km² (1 856 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arrancacepas [+] | |||
Arrancacepas (Vitelradikigulo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas arrancacepeño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 28 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,51 loĝ/km².
Situo
Arrancacepas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,040 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 18,56 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°18′13″N 2°21′33″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 3 km el Cañaveras, Castillo-Albaráñez kaj je 6 km el Bólliga, Olmedilla de Eliz kaj Torralba. El la provinca ĉefurbo, Kvenko, ĝi distas 40 km.
Historio
Ŝajne oni fondis tiun setlejon ĉirkaŭ la 12a jarcento. En 1591 ĝi iĝis "villa". Estas preĝejo de la 17a jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Arrancacepas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Arrancacepas kie oni alvenis al la nunaj 28.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el dekstra partio PP.
Ekonomio
Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.