Aromoterapio aŭ flarterapio estas alternativa kuracmetodo ĉefe bazita sur la uzado de volatila oleo. Ĝi uzas la sanigajn ecojn el oleoj de plantoj, floroj kaj herboj por agi sur la fizikan, mensan kaj emocian nivelojn kaj krei bonfarton. Ekzistas diversaj aplikoj: inhalado, banado, aerpurigado, masaĝo kaj engluto por akiri sanon, vitalecon kaj rejunecon. Iuj oleoj estas venenaj se ne fake aplikataj.
Florterapio, kuracado per floreleksiroj, estas alia formo de aromoterapio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.