Arnošt Hrad | |
Busto de Arnošt Hrad | |
Naskiĝo | 5-a de aprilo 1914 en Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario |
---|---|
Morto | 3-a de oktobro 1938 en Červená Voda, Ĉeĥoslovakio |
Civila agado: | kelnero |
Soldata kariero | |
Rango: | serĝento |
Deĵoris en: | Ĉeĥoslovaka armeo (en K-S 14 U cihelny) |
Persona informo | |
Tombo | Cemetery in Bohnice |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | militisto • milita komandisto |
Serĝento Arnošt Hrad (la 5-an de aprilo 1914 Prago – la 3-an de oktobro 1938 Červená Voda) estis suboficiro de la ĉeĥoslovaka armeo, kiu post Munkena interkonsento rifuzis forlasi objekton de ĉeĥoslovaka fortikaĵo kaj elektis protestan sinmortigon anstataŭ perdo de la honoro.
Vivo
Arnošt Hrad naskiĝis en la praga kvartalo Bohnice kiel la plej juna el kvar infanoj. Li lernis en municipa kaj komunuma lernejo kaj poste li studis en faka vivtenista lernejo daŭriganta, post kies finvizito li fariĝis kelnero. La soldatan servon li komencis la 1-an de oktobr 1936 en Litoměřice ĉe la 4-a roto de infanteria regimento 2. Inter novembro de 1936 kaj aprilo de 1937 li partoprenis suboficiran lernejon kun eminenta prospero. Li estis avancita je subkaporalo kaj en oktobro de la sama jaro je kaporalo. Ekde la 11-a de septembro li deĵoris kiel komandanto de gardistaro kaj komandanto de taĉmento ĉe la 1-a gardista roto de Gardista bataliono III en Králíky. El ĝia parto estis la 15-an de januaro 1938 establita la IV-a bataliono de la gardista regimento 6 kaj Arnošt Hrad estis en februaro formale translokigita al ĝi. Ankoraŭ antaŭ tio li partoprenis specialan ekzercon de garnizonoj de pezaj fortikaĵoj. La 16-a de aprilo li estis avancita je serĝento. Dum ĝenerala mobilizo en septembro de 1938 li fariĝis membro de garnizono de infanteria fuorto K-S 14 U cihelny de leŭtenanto de infanterio Karel Kocián. Post tio, kiam venis ordono por forlasi la objekton la 3-an de oktobro en la tempo de laboroj rilate al malplenigo de la objekto li pafvundis sin sub la koro per deĵora pistolo de vickomandanto de la fuorto. Pro la sekvoj de la vundiĝo li ankoraŭ la saman tagon antaŭ noktomezo mortis en malsanulejo en Červená Voda. Li postlasis tri leterojn, en kiuj li klarigis sian faron pro nevolemo forlasi la limon revokante sin al sia devo rilate al la defendo de la patrujo kaj al la memoro de sia patro falinta en la orienta batalfronto dum la unua mondmilito. La leteroj estis destinitaj al la patrino, komandanto kaj la subuloj. Laŭ lia deziro li estis la 10-an de oktobro sepultita en sia naskoloko. La malĝoja agado fariĝis silenta demonstrado de malkonsento kun la kapitulacio kaj ĝia simbolo Arnošt Hrad estas ĝis hodiaŭ. Por memoro de lia faro estis la 2-an de oktobro 1994 senvualigita sur muro de la objekto, kie li heroe finis sian vivon, memortabulo.
Literaturo
- SICHA, Richard M., Četař Arnošt Hrad, Muzeum čs. opevnění z let 1935 – 38, 2008. ISBN 978-80-904267-0-2
- Martin Ráboň, Oldřich Gregar, Bohuslav Kachlík a kol. – Val na obranu republiky (Spolek přátel československého opevnění Brno, s. r. o., 2005)
- Kolektiv autorů – K-S 14, Pevnost a člověk v zrcadle dějin (Společnost přátel československého opevnění Náchod, 1999)
- Ráboň, Martin. (2011) Pěchotní srub K – S 14 „U cihelny“ – Miniprůvodce. Hradčany u Tišnova: Spolek přátel československého opevnění Brno. ISBN 978-80-86463-32-2.
- SICHA, Richard M. Průvodce sbírkami a knihovnou Muzea: Brno, VHK Erika, o.s., 2015, ISBN 978-80-904267-8-8
- HOLUB, Ota, A věže mlčí…, Knižnice KONTAKT, Praha, 1973