Arnót estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc.
Bazaj informoj
- Areo: 18 km²
- Alto super marnivelo: 112 m
- Loĝantaro: 2570
- Poŝtkodo: 3713
- Telefonprefikso: 46
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Felsőzsolca (kie estas fervojo) troviĝas 2, Miskolc 6, Szikszó 11 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1230 laŭ la tiama ortografio "Ornolthy". Ĝis la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Szendrő, poste la turkoj senhomigis la komunumon. En 1687 okazis la refondiĝo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
Famuloj
En Arnót naskiĝis luterana episkopo Zoltán Túróczy.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.