Armjanska municipo | |||
---|---|---|---|
Municipo | |||
![]() Flago | |||
municipo • magistrato • administra unuo en Krimeo • municipal formation in Russia [+] | |||
Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||
Ĉefurbo | Armjansko | ||
- koordinatoj | 46° N, 34° O (mapo)46.10737222222233.691916666667Koordinatoj: 46° N, 34° O (mapo) | ||
Areo | 162 km² (16 200 ha) [+] | ||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
Armjanska municipo | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Armjanska municipo | |
---|---|
ruse Армянский горсовет ukraine Армянська міськрада krime-tatare Ermeni Bazar şeer şurası | |
| |
municipo • magistrato • administra unuo en Krimeo • municipal formation in Russia | |
La centro: | Armjansko |
Areo: | 162 km2 |
Loĝantaro: | 26 867 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 151,28 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6567 |
En la municipo estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 0 3 0 |
![]() | |
Oficiala paĝaro nekonata | |
Armjanska municipo (ruse Армянский горсовет, ukraine Армянська міськрада, krime-tatare Ermeni Bazar şeer şurası) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo — la teritorio, subigita al la Armjanska urba konsilantaro. Armjanska municipo estas la plej norda parto de ARK, situanta sur la Perekopa terkolo (kiu ligas la Krimean duoninsulon al la kontinento).
Ekonomio
En la Armjanska municipo troviĝas kelkaj grandaj industriaj entreprenoj. La plej granda estas la kemia uzino "Krimea Titano", kiu produktas titan-oksidon (TiO2), sulfuracidon, mineralajn sterkaĵojn. Estas ankoraŭ kelkaj uzinoj: Sivaŝa anilin-farba uzino (kiu estas la plej granda en Ukrainio produktanto de farboj por malpeza industrio), uzino de fer-betonaj konstrukciaĵoj.
Transporte la municipo estas ligita al ĉiuj aliaj regionoj de Krimeo per fervoja (tra la municipo pasas la fervoja linio Ĝankojo-Ĥersono) kaj busa trafikoj.
Administra konsisto de la regiono
La Armjanska municipo aree kaj loĝantare estas relative malgranda inter ĉiuj aliaj regionoj de Krimeo. La municipo havas 1 urbon (Armjansko) kaj unu komunumon (Suvorova komunumo), kiu havas 3 vilaĝojn: Suvorovo (Culğa), Perekop (Or Qapı) kaj Voloŝino (Qulla) - parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj de la loĝlokoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.
Vidu ankaŭ
La loĝlokoj de la Armjanska municipo | |||
---|---|---|---|
Urboj | Armjansko | ||
Vilaĝoj | Perekop • Suvorovo • Voloŝino |
|