Armin Rohde | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Armin Rohde | |||||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1955 (69-jaraĝa) en Gladbeck | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Arta Universitato Folkwang vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Uwe Rohde vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • voĉaktoro vd | ||||
Aktiva en | Bielefeld • Bochum vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Armin ROHDE (naskiĝis la 4-an de aprilo 1955 en Gladbeck) estas germana aktoro.
Biografio
Armin Rohde estas la plej aĝa el kvar infanoj de laborista familio - la patro estis ministo kaj la patrino fabrika laboristino. Por ebligi al li pli ambician profesian karieron, la gepatroj subtenis ke li vizitu kaj finu gimnazion - en sia klaso li estis la sola ido de laborista familio. La familio vivis en la urbo Wuppertal en la centro de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj kiam la 19-jara Armin Rohde tie vidas atentokaptan prezenton de danca teatro, li entuziasmiĝas pri teatrado.
Post aktora eduko en la Altlernejo Folkwang en Essen kaj en klaŭna lernejo li ekde la jaro 1984 laboras en diversaj teatroj de la urboj Bielefeld kaj Bochum. Inter unuaj surscenigoj estas la teatraĵoj Trigroŝa Opero de Bertolt Brecht, Edipo de Sofoklo kaj Atendo pri Godot de Samuel Beckett.
Dum la jaro 1992 li havas kromrolon en la kineja filmo Schtonk! de la reĝisoro Helmut Dietl kaj samjare vaste konatiĝas pro rolo en la kineja filmo Kleine Haie de la reĝisoro Sönke Wortmann. En tiu kaj pluraj sekvaj filmoj Armin Rohde konvinke ludas rolojn de simpatia iom proletaj, senedukaj kaj malvegetaraj viroj, ŝatantoj de alkoholo, televido kaj seksismaj ŝercoj.
Pro siaj roloj en la sekvaj kinejaj filmoj Der bewegte Mann, Das Superweib, Rossini, Das Leben estas eine Baustelle kaj Lola rennt. Armin Rohde iĝas unu el la plej konataj aktoroj de Germanio.
Ekde la jaro 1995 Armin Rohde estas edziĝinta. La tri jarojn pli juna frato Uwe Rohde (naskiĝis en 1958) same estas aktoro.
Filmografio
|
|
Premioj
Kiel unua aktora honorigo Armin Rohde dum la jaro 2000 ricevis la premion "Ora Kamerao" por sia rolo en la filmo "St. Pauli Nacht". Inter pluraj pliaj honorigoj, dum 2003 estis la premio Bambi.
Eksteraj ligiloj
- portreto de Armin Rohde en la paĝoj de la televida kanalo ZDF Arkivigite je 2008-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj pri Armin Rohde en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)