La armena milico (armenaj partizanoj aŭ neregulaj armenaj trupoj), aŭ pli bone konata de la armenoj kiel Fedaji armene: Ֆէտայի, estas la milico aŭ gerilo de armenoj kiuj volonte forlasis siajn familiojn por lukti favore de la armena loĝantaro en la Otomana Imperio, kiuj estis leĝe konsideritaj "nefidelaj" kune kun grekoj kaj asirianoj pro la kristana religio. Armenaj vilaĝoj ofte suferis la disrabon kaj murdadon de la loĝantaro fare de kurdaj aŭ turkaj trupoj. Tial, multaj armenoj kreis trupojn por defendi sin de tiuj atakoj.

En 1990 la vorto fidajo estas uzata de la armenaj gerilanoj dum la milito en Montara Karabaĥo kontraŭ Azerbajĝano.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.