Armena Nacia Junulara Konsilio | ||
---|---|---|
Հայաստանի երիտասարդության ազգային խորհուրդ | ||
organizaĵo | ||
Lando(j) | Armenio vd | |
Sidejo | Erevano, Armenio | |
Retejo | nyca.am oficiala retejo komence de 2023 ne atingeblas | |
La Armena Nacia Junulara Konsilio - nacilingve Հայաստանի երիտասարդության ազգային խորհուրդ (ՀԵաԽ HEaĤ) - estas federacio en Armenio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Armena Nacia Junulara Konsilio estas la urbo Erevano.
Eksteraj ligiloj
- nyca.am oficiala retejo komence de 2023 ne atingeblas (jen arkiva versio jam de novembro 2016)
- paĝo de la konsilio en retejo facebook
- informoj en la retejo youthlead.org
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.