Armand Caumont | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1842 en Bazelo |
Morto | 21-an de aŭgusto 1925 (83-jaraĝa) en Bazelo |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Svislando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • gimnazia instruisto • tradukisto |
Armand CAUMONT (ĉ. 1842-1925) estis svisa esperantisto, profesoro (instruisto) en Lausanne.
Li esperantistiĝis antaŭ la unua mondmilito, kunlaboris kun Friedrich Uhlmann kiel esperantista redaktoro de Monda Poŝto, dum la unua mondmilito li kontribuis al la revuo Esperanto per artikoloj kaj helpis tiel al la jam malsaneta Hector Hodler.
Lia plej grava verko estas esperantigo de la romano For la Batalilojn! de Bertha von Suttner en la jaro 1914, kiun li prezentas en riĉa kaj tamen klara kaj facile legebla lingvo - neniaj lingvaj eksperimentoj deturnas la atenton de la leganto for de la enhavo de la libro kaj agado de la herooj, kies militaj suferoj estas draste priskribitaj.
Eksteraj ligiloj
- Nekrologo de Caumont en Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 21, no 10=302 (Oktobro 1925)
- Nekrologo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.