Arlene Martel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1936 en Bronkso | |
Morto | 12-an de aŭgusto 2014 (78-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | korinfarkto vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Jerry Douglas vd | |
Infanoj | 3 | |
Profesio | ||
Okupo | teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd | |
Aktiva dum | 1958– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Arlene MARTEL estas plumnomo de Arline Greta SAX, (1936-2014) jud-usona aktorino kaj verkistino. Antaŭ 1964, ŝi ofte estis anoncita kiel Arline San, Tasha Martelle, Arline Sax aŭ Arlene Sax. Reĝisoroj de Hollywood ofte aludis al Martel kiel "la Kameleono," ĉar ŝia aspekto kaj ŝia scipovo kun akĉentoj kaj dialektoj permesis al ŝi portreti rolulojn de larĝa gamo de rasoj kaj etnoj.[1]
Martel diplomiĝis ĉe Performing Arts High School en Novjorko en 1953.
Ŝi komencis sian karieron en finoj de 1950-aj kaj komenco de 1960-aj jaroj en televidserioj kiel The Rebel, Route 66, Hong Kong kaj The Twilight Zone. Li daŭris en televidaĵoj kiel Perry Mason, Have Gun – Will Travel, Bewitched, Hogan's Heroes, I Dream of Jeannie, The Man from U.N.C.L.E., The Untouchables, Mission: Impossible, Here Come the Brides, The Wild Wild West kaj The Fugitive.
Martel laboris ĉe scienc-fikciaj televidserioj The Outer Limits, Battlestar Galactica kaj Star Trek kiel T'Pring, edzino de Sr. Spock en epizodo "Amok Time" (1967).
En la serio "Columbo" Martel rolis Gloria'n, amatinon de la viktimo de murdisto Tony Goodland (Bradford Dillman) en la epizodo "The Greenhouse Jungle" (1972). En 1970-aj jaroj ŝi ankaŭ aperis ĉe The Rockford Files, The Six Million Dollar Man kaj Gunsmoke.
En kino ŝi partoprenis filmojn kiel Angels from Hell (1968), Chatterbox (1977) kaj Zoltan, Hound of Dracula (1978).
Martel duone retiriĝis de aktorado meze de 1980-aj jaroj, sed aperis poste en malgrandaj roloj. Ŝi ankaŭ verkis scenaron Whisper Into My Good Ear.
Referencoj
- ↑ The Official Arlene Martel Website. Alirita 2019-03-17.