Arlekeno
fikcia homo funny person Maschere carnival character
Rolita de Zan Ganassa
Informoj
Sekso vira
Okupo cirkisto

ArlekenoArlecchino en itala, Arlequin en franca, kaj Arlequín en hispana estas la plej populara de la zanni aŭ servista rolulo de la itala Commedia dell'arte kaj de ties sekvanto, la "Harlequinade".

Harlequin, 1888–1890, Paul Cézanne

Laŭ PIV estas gaja burleskulo, origine rolulo de la itala komedio, konebla per sia multpeca bunta vesto. Fakte tiu "multpeca bunta vesto" (rigardu bildon de Sand) specialiĝas en vesto kie alternas romboj kaj helaj kaj malhelaj (rigardu pentraĵon de Cézanne) kaj poste blankaj kaj nigraj.

Laŭ PIV "arlekeni" estas diri mallertajn ŝercojn, ridigajn stultaĵojn, memore de la originaj roluloj teatraj.

Laŭ PIV "arlekenaĵo" estas ridinda, intence mallerta diro aŭ ago.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.