Laŭ Francisko Azorín arkivolto estas Modluro ĉirkaŭornamanta arkon.[1]
La arkivoltoj de la preĝejoj prezentas multajn volviĝojn ĝenerale pro la dikeco de la muroj laŭ la fasado.
Elstara ekzemplo de arkivolto estas tiuj de la Gloria Portikaro de la Katedralo de Santiago-de-Kompostelo en Galegio, Hispanio.
Aliaj modluroj povus esti astragalo, listelo, kanelo, cimatio aŭ toro.
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 21.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.