Arkitravo[1] estas arkitektura ero kaj la plej malsupra parto de entablemento. Tiu horizontala ero situas super du kolonoj, kaj formas rektangulan spacon. Arkitravoj estis precipe uzita dum la antikva periodo, kaj estis ree aplikita de la variaj artaj stiloj inspiritaj de antikva arkitekturo.
La vorto devenas de la grekaj kaj latinaj vortoj arches kaj trabs, kiuj kunuiĝe signifas "ĉefa trabo".
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Laŭ Francisko Azorín arkitrabo [tiele] estas Trabego kuŝanta sur kolonoj. El kio li derivigas arkitrabi kiel "Surmeti ĉeftrabon sur starantaj kolonoj". En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 21.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.