Ĉi tiu artikolo temas pri daŭra ekspozicio. Por mita estaĵo rigardu la paĝon Muzeo (mitologio). |
Muzeo estas konstanta ekspozicio de dokumentoj kaj objektoj, kiuj atestas la evoluon de la homa kulturo. Oni kaj la domon de la ekspozicio kaj la kolektaĵojn ekspoziciatajn nomas muzeo. Karakterize la aĵoj en muzeo estas bondataj, kaj efektive reprezentas la kulturon de la pasintaj personoj/periodo de historio.
Laŭ Francisko Azorín muzeo estas Edifico por konservi k. elmontri grandan kolekton de sciencaj aŭ artaj objektoj.[2] Li indikas etimologion el la greka muzeion (muzejo) kaj de tie la latina museum. Kaj li aldonas liston de muzetipoj: nome arkeologia, etnografia, belarta, naturscienca, milita.[3]
Arta muzeo aŭ arta galerio estas konstruaĵo aŭ alitipa spaco por ekspozicioj de arto, plej ofte de vidaj artoj.
Pri muzeoj estas kelkaj internaciaj rezolucioj. La unuaj estas la "Ĉartoj de Ateno" de Ligo de Nacioj de 1931, poste Unesko aprobis la rekomendan Ĉarton de Nov-Delhio en 1956, ankaŭ estas aliaj regionaj rezolucioj.
Famaj muzeoj
- Brita Muzeo en Londono
- Ekomuseum Bergslagen en Svedio
- Ermitejo en Sankt-Peterburgo
- Louvre en Parizo
- Franca Nacia Muzeo De Renesanco
- Egipta Muzeo de Berlino
- Pergamo-Muzeo kaj la Alte Nationalgalerie
- Nacia Muzeo de Tanzanio
- Prado en Madrido
- Muzeo Guggenheim Bilbao
- Smithsonian Institution en Vaŝingtono
- Muzeo de Moderna Arto de Novjorko (MOMA)
- Kanada Muzeo de Homaj Rajtoj en Vinipego
Bildaro
Referencoj
- ↑ EFE. «El Louvre fue el museo más visitado en 2009 y el Prado, el noveno». El País. Konsultita la 4an de Januaro 2018.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 147.
- ↑ Azorín, samloke.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Artikoloj pri muzeoj esperante
- Muzeologia vortaro en 20 lingvoj, inkluzive Esperanton. Laŭ komisio de "Internacia Konsilio de Internacia Komitato de Muzeoj" aperis en 1986 en Hungario, ampleksa, 774-paĝa, 20-lingva vortaro kun 1623 nocioj pri muzeologiaj sciencoj kaj laboroj. Redaktintoj: Éri István kaj Végh Béla, eksperto pri la Esperanta vorto-grupo: Bernard Golden.