
Site archéologique d'Alésia | ||
arkeologia loko | ||
opidumo • vicus • arkeologia loko | ||
---|---|---|
Regno | ![]() | |
Regiono | Burgonjo | |
Departemento | Côte-d'Or | |
Situo | Alesia | |
- alteco | 402 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 32′ 21″ N 04° 30′ 05″ O / 47.53917 °N, 4.50139 °O (mapo) | |
Loĝantaro | loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
![]() | ||
Retpaĝo: Oficiala TTT-ejo de Alesia | ||
La arkeologia loko de Alesia (france Site archéologique d'Alésia) estas la arkeologia loko de la mandubia gaŭla opidumo de Alesia, de batalo de Alesia en 52 a.K. kaj de la gaŭla-romia urbo Alesia apud Alise-Sainte-Reine en departemento Côte-d'Or en regiono Burgonjo. La monumentoj de la loko estis parte registritaj kaj parte klasitaj kiel historia monumentoj inter 1908 kaj 1992 [1]. Ĝi estos integrita en 2016 en MuséoParc Alésia sur 7 000 hektaroj.
Historio
Gaŭla Alesia
Alésia ne estis nur mandubia gaŭla opidumo ĝis Batalo de Alesia en 52 a.K.. La altebenaĵo estis verŝajne loĝata ekde la 5-a jc a.K. pro sia strategia situo ĉe elirejo de vojo aliranta al Massalia kaj uzata de komercistoj laborantaj kun la foceanoj[2].
Batalo de Alesia
Batalo de Alesia, decida batalo en la Gaŭla Milito, okazis inter pli ol 10 romiaj legioj (proksimume 60 000 soldatoj) de romia armeo de Julio Cezaro kaj preskaŭ 80 000 gaŭloj, sieĝataj en opidumo kun Vercingetoriks, kaj ankaŭ pli ol 200 000 militistoj de gaŭlaj popoloj alvenintaj por helpi ilin.
La venko de Cezaro markis komenciĝon de Romia Gaŭlio kaj de gaŭla-romia popolo[2].


Gaŭla-romia Alesia
Alesia nun
En la 19-a jc sub imperiestro Napoleono la 3-a, granda debato okzis por situigi la lokon Alesia apud Alise-Sainte-Reine en departemento Côte-d'Or aŭ proksime de Chaux-des-Crotenay en departemento Jura (Debato pri situigo de Alesia). La statuo de Vercingetoriks de skulptisto Aimé Millet estis fine starigita en 1865 apud elfosejoj de arkeologia loko de Alise-Sainte-Reine.
En 2016 la arkeologia loko de Alesia estos integrita al « arkeologia muzeo de la gaŭla-romia urbo Alesia » sur 5 000 m2 de MuséoParc Alésia sur 7 000 hektaroj en Alise-Sainte-Reine (inaŭgurita en 2012).
Arkeologia loko de Alesia
La antikva arkeologia loko de Alesia konsistas el :
- Du fortikigitaj enirejoj ĉe orienta kaj okcidenta fino de la opidumo
Bibliografio
- Alésia - Un village, un site, une bataille., Jean-Louis Voisin, eldonejo "Éditions de Bourgogne", 2012.
Fotaro
- Duoncirkla romia teatro kun 5000 sidlokoj
- Sub terpleniĝaĵo, kristana baziliko dediĉita al sankta Reĝina
- Civila Baziliko de la komunuma konsilio kaj juĝejo
- Kvartalo de loĝejoj kaj metioj
- Strato kun portiko
- Restaĵo de pergrunda hejtado / hipokaŭsto
- Fornoj de bronzistoj por produktado de varoj el bronzo
- Forumo / publika placo ĉirkaŭata per butikoj
- Konstruaĵo kun du kolonvicoj, kiu ŝirmis butikojn kaj loĝejojn
Referencoj
- ↑ Slipo n°PA00112053. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
- 1 2 Jean-Louis Brunaux. (2012) Alésia : Le tombeau de l'indépendance gauloise (27 septembre 52 av. J.-C.). Gallimard, p. 384. ISBN 207012357X.
Vidu ankaŭ
- Debato pri situigo de Alesia
- MuséoParc Alésia - Archéodrome de Beaune
- Gaŭla Milito
- Batalo de Alesia
- Listo de arkeologiaj lokoj kun nacia intereso
- Reto de grandaj lokoj de Francio
Eksteraj ligiloj
|