Arkadij Vajner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de januaro 1931 en Moskvo | ||||
Morto | 24-an de aprilo 2005 (74-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Vostryakovo Cemetery vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | ||||
Alma mater | Moscow State University, Faculty of Law vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Georgy Vayner vd | ||||
Infanoj | Natalia Darialova vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • scenaristo • dramaturgo • ĵurnalisto vd | ||||
Aktiva dum | 1969– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Arkadij Aleksandroviĉ VAJNER (ruse Аркадий Александрович Вайнер) naskiĝis la 13-an de januaro 1931 en Moskvo; mortis la 24-an de aprilo 2005 samurbe. Li estis fame konata rusia verkisto kaj dramisto.
Li naskiĝis en malriĉa hebrea familio. Infanaĝe li loĝis en la distrikto de Moskvo nomata Marjina Roŝĉa, kiun li bone konis kaj poste menciis ĝin kelkfoje en siaj verkoj.
Arkadij Vajner finis moskvan mezlernejon kun ora medalo, kaj poste - juran fakultaton de Moskva Ŝtata Universitato. Li laboris en ofico de estro de enketa fako de Moskva kriminala esplorservo, en 1967 li ekokupiĝis pri literatura laboro. Kune kun la frato Georgij Vajner li verkis multajn detektivaĵojn, enhavo por kiuj estis plejparte prenita el lia propra kriminalista praktiko. En 40 landoj oni eldonis pli ol 300 milionojn de ties libroj.
Vastan konatecon alportis al ili la romano "Erao de karitato", laŭ kiu reĝisoro Sergej Govoruĥin faris la pasiigan filmon "La rendevuejon ne eblas ŝanĝi". Ĝi estis reala sukceso de la soveta kinematografio. La ĉefrolulo (kapitano Gleb Ĵeglov) estis fama soveta aktoro Vladimir Visockij.
Multe furoras ĝis nun iliaj libroj:
- "Erao de karitato"
- "Evangelio laŭ ekzekutisto"
- "Horloĝo por sinjoro Kelli"
- "Kuracilo kontraŭ timo"
- "Testamento de Kolombo
- "Vizito al minotaŭro" kaj multaj aliaj.
Arkadij Vajner estas sepultita en Vostrjakovo tombejo en Moskvo.
Eksteraj ligiloj
- http://www.kino-teatr.net/kino/screenwriter/sov/25827/bio/ Arkivigite je 2016-04-13 per la retarkivo Wayback Machine biografio kaj fotoj ruse
- http://evrofilm.com/zakonchilas-era-miloserdiya.html rememoroj pri la fratoj Vajner