Floro de Aristolochia littoralis malfermiĝonta | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
aristolokio Aristolochia L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La aristolokiacoj[1] (latine Aristolochiaceae) estas planta familio el angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo piperaloj (Piperales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 620 speciojn[2],[3]. Ĝia tipa genro estas aristolokio[1].
La aristolokiacoj estas arbedoj, moltigaj plantoj aŭ lianoj parencaj al unukotiledonaj plantoj (triparta floro). Ili kreskas ĉefe en la tropikoj aŭ mediteraneo.
Floroformulo: P(3) aŭ (3+3)A6-12G(4-6) ovario sube staranta.
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 maj. 2020)[2],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Piperales Bercht. & J.Presl - piperaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
Gravaj specioj
- aristolokio : staŭdoj kaj arbedoj , el kiuj precipe la arbedoj estas konataj volviĝantaj ĝardenplantoj kaj domplantoj kun verdaj branĉoj, kun korformaj folioj. La tubforma korolo de iliaj floroj kurbiĝas kvazaŭ pipo.
- kutima aristolokio (Aristolochia clematitis) estas kutima dum la kontinenta klimato en kultivagroj. Venena herbo por ĉevaloj, bovoj. Ĝiaj flavaj floroj iom kaptas la insektojn (muŝpolenita), tiel helpanta la polenadon. Ĝi estas staŭdo kun rizomoj.
- pipa aristolokio (pipfloro?) (Aristolochia durior) estas liano, ornamplanto kun grandaj folioj kaj pipformaj floroj.
- azaro (Asarum) estas malalta plurjara herbo kun kor- aŭ renformaj folioj kaj sub ili, floroj ekstere verdaj, interne malhelkoloraj.
- eŭropa azaro (Asarum europaum) kreskas en karpen-, kverk- fagoarbaro. La rizomo kuŝkreskas en la falfoliaro. Ĝi havas brilajn, renformajn foliojn; la purpurruĝaj, radisimetriaj, helikopolenitaj floroj kreskas aksele.
Galerio
- Aristolochia clematitis
- Asarum europaeum
- Aristolochia littoralis
- Asarum europaeum
Eksteraj ligiloj
- http://monographs.iarc.fr/htdocs/monographs/vol82/82-01.html Arkivigite je 2004-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.cfsan.fda.gov/~dms/ds-bot.html Arkivigite je 2006-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=18327 Arkivigite je 2005-11-30 per la retarkivo Wayback Machine
- http://delta-intkey.com/angio/www/aristolo.htm Arkivigite je 2006-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.