Aristofano de Bizanco | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Bizanco |
Morto | en Aleksandrio |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Ptolemea Egiptio |
Okupo | |
Okupo | vortaristo • lingvisto • bibliotekisto |
Aristofano de Bizanco (greke: Ἀριστοφάνης ὁ Βυζάντιος; naskiĝis ĉirkaŭ -257; mortis ĉirkaŭ -180) estis helena filologo. Li estis diŝciplo de Eratosteno kaj Aristarko el Samotrako. Ĉirkaŭ -197 li iĝis kvina direktoro de Biblioteko de Aleksandrio.b Liaj nur fragmente konserviĝintaj laborraĵoj temigis historion de la tekstoj, gramatikon, lingvikon, literaturhistorion kaj intonacion. En siaj gramatikaj eseoj li reklamis enkondukon de akcentstreketoj kaj interpunkcio. Per analogio li evolugis la grekan deklinacion. La akcentsignojn estis poste ĝenerale akceptitaj kaj restis en en la novgreka lingvo ĝis 1982.
Lia plej fama disĉiplo estis Aristarko de Samotrako kiu lin posteulis bibliotekestrece. Gravece lin devancis Aristarko; tamen brilis li kiel gramatikisto kaj kritikisto pro laboremo, ekvilibra juĝado kaj ĝenerala klereco. Li ege gravis por la transdono de la epopeoj de Homero (de kiuj li faris komentitan eldonon), de aĵoj de Heziodo, Alkeo, Pindaro, de tragedi- kaj komediverkistoj (aparte de Aristofano kaj Menandro) kaj de Platono.
Pri liaj verkoj
- kritikaj eldonoj de verkoj de Homero
- Pri hetajroj en Atiko
- ankaŭ oni konsideras, ke li enkondukis manieron de skribado de akcentoj en greka alfabeto.