Ĥristo Popov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1870 en Dolna Orjaĥovica |
Morto | mortodato nekonata |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Bulgario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ĥristo POPOV (cirile Христо Попов, naskiĝis la 17-an de aprilo 1870 en la urbeto Dolna Orjaĥovica (Долна Оряховица), parto de la nuna komunumo Gorna Orjaĥovica (Горна Оряховица) en la provinco Veliko Tarnovo de norda Bulgario, mortodato nekonata, en la reta eldono de la Enciklopedio de Esperanto erare transskribita "Aristo") estis unu el la pioniroj de Esperanto en Bulgario. Li estis instruisto en la urbeto Dolna Orjaĥovica, kaj fariĝis aŭtoro de lernolibro, aperinta en 1895. Kune kun Georgi Oreskov, li verkis la librojn "Plena manokonduko por ellerno de la internacia lingvo Esperanto" kaj "Plena vortaro de la lingvo internacia Esperanto. Parto 1-a, Esperanta-bulgara", ambaŭ eldonitaj en 1900.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.