Aristide Maillol
Aristide Maillol en 1925
Naskiĝo la  8-an de decembro 1861(nun 1861-12-08)
en Banyuls-sur-Mer, franca Katalunio, Rusiljono, Francio
Morto la 27-an de septembro 1944
en Banyuls-sur-Mer (vidu supre)
Persona informo
Naskonomo Aristide Bonaventure Jean Maillol
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj franca
Loĝloko Banyuls-sur-Mer
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj Académie Colarossi
Subskribo Aristide Maillol
Okupo
Okupo skulptisto pentristo litografisto gravuristo per akvaforto gravuristo desegnisto
Verkoj Flore
L'Air
Action Enchained

Aristide Maillol respektive plennome Aristide Joseph Bonaventure Maillol estis franca skulptisto, pentristo kaj printisto. Li naskiĝis la  8-an de decembro 1861 en Banyuls-sur-Mer, franca Katalunio, Rusiljono, Francio kaj mortis la 27-an de septembro 1944 samloke.

Biografio

Maillol naskiĝis en Banyuls-sur-Mer, Rusiljono. Li en frua aĝo decidis igi pentristo, kaj en 1881 translokiĝis al Parizo por studi arton. Post pluraj aliĝpetoj, lia membriĝo en la pariza alternejo de belaj artoj, École des Beaux-Arts, estis akceptita en 1885, kaj li studis tie sub Jean-Léon Gérôme kaj Alexandre Cabanel. Liaj unuaj pentraĵoj montras la influon de liaj samtempuloj Pierre Puvis de Chavannes kaj Paul Gauguin.

Gauguin kuraĝigis lin sekvi la kreskantan intereson pri ornama arto, kio igis Maillol specialiĝi en dezajno de gobelenoj. En 1893 Maillol malfermis gobelenfarejon en Banyuls, produktante verkoj pro kies alta teknika kaj estetika kvalito li gajnis tiom altan rekonon ke renoviĝis tiu arta formo en Francio. Li komencis fari malgrandajn terakoto-skulptaĵojn en 1895, kaj ene de kelkaj jaroj lia koncentriĝo pri skulptado kaŭzis ke li ĉesis engaĝiĝi pri gobelenoj.

Aristide Maillol, La nokto, (1920), Ŝtutgarto

La temo de preskaŭ ĉiuj maturaj skulptaĵoj de li estas la nuda korpo de juna virino, malpli ofte de juna viro (ekzemple "la biciklisto", 1907, nun videbla en tri variaĵoj en la pariza muzeo d'Orsay, la berlina Neue Pinakothek kaj usona universitato Harvard). La figura stilo de lia grandaj bronzaj skulptaĵoj estas perceptita kiel grava modelo de la postaj grandaj plisimpligoj de Henry Moore kaj Alberto Giacometti, kaj lia serena klasikisma stilo starigis normon por eŭropaj kaj usonaj skulptaĵoj ĝis la fino de Dua Mondmilito.

Laŭ mendoj de ŝtataj instancoj li interalie en 1912 faris monumenton honore al Paul Cézanne, kaj multajn memorejojn post la Unua Mondmilito.

Maillol servis kiel ĵuriano de la Premio Blumenthal (1919-1954), kiu atribuis stipendiojn al francaj pentristoj, skulptistoj, decoristoj, gravuristoj, verkistoj kaj muzikistoj .

Li faris serion de lignogravuraj ilustraĵoj por eldono de la verkaĵo Eclogae de Vergilio, eldonita de Harry Graf Kessler en 1926-27. Li ankaŭ ilustris la verkaĵojn Dafnis kaj Ĥloe de Longus (1937) kaj Chansons pour elle de Paul Verlaine (1939).

Aero (1938), muzeo Kröller-Müller

Li mortis en Banyuls al la aĝo de okdek tri jaroj, en aŭtomobila akcidento. Hejmenveturante dum fulmotondro, la aŭto en kiu li estis pasaĝero glitis de la vojo kaj ruliĝis. Granda kolekto de liaj laboraĵoj videblas en la muzeo Maillol en Parizo, kiu estis establita de Dina Vierny, modelo kaj platona kunulino de Maillol dum liaj lastaj 10 vivjaroj. Lia domo kelkajn kilometrojn ekster Banyuls, ankaŭ la loko de lia fina ripozejo, estis transformita al muzeo kie montratas elekto el liaj verkaĵoj kaj skizoj.

Tri el liaj bronzoj dekoras la grandan ŝtuparon de la Metropola Operejo en Novjorko: somero (1910-11), Venuso Sen Armiloj (1920), kaj riverencanta virino: monumento al Debussy (1950-55). La tria estas lia nura referenco al muziko, kreita por monumento en Saint-Germain-en-Laye, la naskiĝloko de Claude Debussy.

Maillol "parolis katalune, surhavis tradiciajn espardenya-ŝuojn el ŝtofo kaj alfo, skarpon kaj la tradician katalunan ĉapon barretina, li dancis la sardanon" kaj li malkaŝe proklamis sian katalunan identeco: "Mi konsideras Katalunion mia vera patrujo". [1]

Referencoj

  1. Maguí Noguer, katalogo de la ekspozicio Fascino por Grekio, Museu d'Art de Girona, 2009.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.