Ariozo estas muzikaĵo por solo-kantvoĉo kaj instrumenta akompanado. Ariozo estas pli kantebla kaj malpli ligita al la drama parolkantado ol recitativo, sed havas pli malferman kaj malpli kompaktan formon ol ario.
Ariozoj troviĝas kutime ne unuope, sed kiel movimentoj de operoj, oratorioj aŭ kantatoj; tipaj tekstoj estas ekz. bibliaj vortoj, kiuj ne rimiĝas, tamen havas malpli rakontan ol lirikan karakteron. Iel tial oni povus rigardi ariozon kiel sukcedanto de la libera solomadrigalo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.