Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araoj kaj konuroj
Blua-flava arao en Birdoparko Jurong, Singapuro
Blua-flava arao en Birdoparko Jurong, Singapuro
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
G. R. Gray, 1840
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj

Arini estas monofiletika tribo en subfamilio de neotropisaj papagoj, al kiu apartenas birdoj konataj en birdobredada kulturo kiel araoj kaj konuroj. Iliaj karakteraj ecoj estas brilkoloraj plumaroj kaj longaj vostoj. Ilia natura arealo inkludas teritoriojn de Meksiko, Centra Ameriko kaj Suda Ameriko. Iam specioj de Arini ankaŭ troveblis en Norda Ameriko kaj Karibio, sed ili supozeble formortis en antaŭhistoriaj tempoj kaj nur konatas tra subfosilioj aŭ entute estas hipotezaj.[1][2] El la modernaj anoj de la tribo, unu genro kaj kelkaj specioj estas formortintaj, kaj unu plu genro estas formortinta en naturo. La tribo enhavas tre konatajn kaj popularajn speciojn de papagoj, inter aliaj la malgrandan araon de Spix, kiu estas eble unu el la plej raraj travivantaj birdoj kun ne pli ol 100 specianoj travivantaj en kapteco, la ikonan blua-flavan araon kaj la hiacintulon, la plej grandan flugantan papagon.

Molekulhorloĝaj esploroj montras ke tribo Arini disiĝis de praulaj neotropisaj papagoj antaŭ ĉirkaŭ 30–35 jarmilionoj.


Taksonomio

Arini estas unu el tri universale agnoskitaj triboj en subfamilio Arinae (neotropisaj papagoj) de familio Psittacidae, unu el tri familioj de veraj papagoj. La travivantaj aŭ eble travivantaj anoj de la tribo estas jenaj:

BildoGenroSpecioj
Anodorhynchus Spix, 1824
Cyanopsitta Bonaparte, 1854
Ara Lacépède, 1799
  • Blua-flava arao, Ara ararauna
  • Blugorĝa arao, Ara glaucogularis
  • Malgranda soldata arao, Ara militaris
  • Granda soldata arao, Ara ambiguus
  • Skarlata arao, Ara macao
  • Ruĝa-verda arao, Ara chloroptera
  • Kuba arao, Ara tricolor (probable formortinta)
  • Ruĝabrusta arao, Ara rubrogenys
  • Maronafrunta arao, Ara severa
  • Aŭtoĥtona arao, Ara autocthones (probable formortinta)
  • Gvadelupa arao, Ara guadeloupensis (probable formortinta)
Orthopsittaca Ridgway, 1912
  • Ruĝaventra arao, Orthopsittaca manilatus
Primolius Bonaparte, 1857
  • Bluvizaĝa arao, Primolius couloni
  • Bluflugila arao, Primolius maracana
  • Orakola arao, Primolius auricollis
Diopsittaca Ridgway, 1912
  • Ruĝaŝultra malgranda arao, Diopsittaca nobilis
Rhynchopsitta Bonaparte, 1854
  • Dikbeka arao, Rhynchopsitta pachyrhyncha
  • Terafrunta arao, Rhynchopsitta terrisi
  • Arao de Phillips Rhynchopsitta phillipsi (probable formortinta)
Ognorhynchus Bonaparte, 1857
  • Flavaorela papago, Ognorhynchus icterotis
Guaruba Lesson, 1830
  • Ora konuro, Guaruba guarouba
Leptosittaca Berlepsch & Stolzmann, 1894
  • Anda konuro, Leptosittaca branickii
ConuropsisSalvadori, 1891
Psittacara Vigors, 1825
  • Verda konuro, Psittacara holochlorus
  • Pacifika konuro, Psittacara strenuus
  • Socorro-insula konuro, Psittacara brevipes
  • Ruĝagorĝa konuro, Psittacara rubritorquis
  • Skarlatafrunta konuro, Psittacara wagleri
  • Kordilera konuro, Psittacara frontatus
  • Mitra konuro, Psittacara mitratus
  • Ruĝamaska konuro, Psittacara erythrogenys
  • Konuro de Finsch, Psittacara finschi
  • Blankaokula konuro, Psittacara leucophthalmus
  • Kuba konuro, Psittacara euops
  • Gvadelupa konuro, Psittacara labati (formortinta)
  • Hispaniola konuro, Psittacara chloroptera
  • Puertorika konuro, Psittacara maugei (formortinta)
Aratinga Spix, 1824
  • Suna aratingo, Aratinga solstitialis
  • Makula aratingo, Aratinga maculata
  • Jandaja-aratingo, Aratinga jandaya
  • Orakapa aratingo, Aratinga auricapilla
  • Nendaj-aratingo, Aratinga nenday
  • Aratingo de Weddell, Aratinga weddellii
Eupsittula Bonaparte, 1853
  • Brunagorĝa konuro, Eupsittula pertinax
  • Olivagorĝa konuro, Eupsittula nana
  • Oranĝafrunta konuro, Eupsittula canicularis
  • Persikafrunta konuro, Eupsittula aurea
  • Kaktusa konuro, Eupsittula cactorum
Thectocercus Vieillot, 1818
Cyanoliseus Bonaparte, 1854
  • Patagonia konuro, Cyanoliseus patagonus
Pyrrhura Bonaparte, 1856
  • Oĥramakula konuro, Pyrrhura cruentata
  • Ruĝecaventra konuro, Pyrrhura frontalis
  • Konuro de Deville, Pyrrhura devillei
  • Karmezinaventra konuro, Pyrrhura perlata (antaŭe P. rhodogaster)
  • Perla konuro, Pyrrhura lepida (antaŭe P. perlata)
  • Verdavanga konuro, Pyrrhura molinae
  • Pentrita konuro, Pyrrhura picta
    • Sinú-vala konuro, Pyrrhura (picta) subandina (probable formortinta)
    • Konuro de Todd, Pyrrhura (picta) caeruleiceps
    • Konuro de Eisenmann, Pyrrhura (picta) eisenmanni
  • Venezuela konuro, Pyrrhura emma (tradicie subspecio de P. leucotis)
  • Konuro de Hellmayr, Pyrrhura amazonum (tradicie subspecio de P. picta)
  • Konuro de Bonaparte, Pyrrhura lucianii (tradicie subspecio de P. picta)
  • Rozafrunta konuro, Pyrrhura roseifrons (tradicie subspecio de P. picta)
    • Ondabrusta konuro, Pyrrhura (roseifrons) peruviana
  • Blankaorela konuro, Pyrrhura leucotis
  • Grizabrusta konuro, Pyrrhura griseipectus
  • Konuro de Pfrimer, Pyrrhura pfrimeri (tradicie subspecio de P. leucotis)
  • Fajraŝultra konuro, Pyrrhura egregia
  • Konuro de Sankta-Marta, Pyrrhura viridicata
  • Nigravosta konuro, Pyrrhura melanura
  • konuro de El Oro, Pyrrhura orcesi
  • Nigraĉapa konuro, Pyrrhura rupicola
  • Blankakola konuro, Pyrrhura albipectus
  • Fajraflugila konuro, Pyrrhura calliptera
  • Sangaorela konuro, Pyrrhura hoematotis
  • Rozkapa konuro, Pyrrhura rhodocephala
  • Konuro de Hoffman, Pyrrhura hoffmanni
Enicognathus G.R. Gray, 1840
  • Smeralda konuro, Enicognathus ferrugineus
  • Maldikbeka konuro, Enicognathus leptorhynchus

Referencoj

  1. Mystery Macaws of the West Indies.
  2. (2010) “A new historical record of macaws on Jamaica”, Archives of Natural History 37 (2), p. 348–351. doi:10.3366/anh.2010.0016.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.