Arica | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo en Ĉilio • urbego | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 1000000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 202 131 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 646 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 18° 29′ S, 70° 19′ U (mapo)-18.477777777778-70.318055555556Koordinatoj: 18° 29′ S, 70° 19′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 43,51 km² (4 351 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Arica [+] | |||||
Arica [arika] (pli longe ’’’San Marcos de Arica’’’) estas la plej norda urbego kaj haveno en Ĉilio. Ĝi kuŝas en regiono Arikio kaj Parinakotio kaj en la samnoma provinco. Ĝi estas ankaŭ regiona kaj provinca ĉefurboj.
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 210,226 en 2012
- Supermara alteco: 2 m
- Areo: 4800 km²
- Telefonkodo: +56 58
- Poŝtkodo: 1000000
- Horzono: UTC – 4 (somere UTC – 3)
- 18° 29′ 00″ S 70° 24′ 00″ U / 18.48333 °S, 70.40000 °U (mapo)
Geografio
Arica situas ĉe la kurbo de la okcidenta marbordo de Pacifiko. La urbego dissekcas Atakama-Dezerton, kie kuŝas fekunda valo. Peruo troviĝas 18, Iquique 194, Antofagasta (urbo) 575, Viña del Mar 1620, Valparaiso 1625, ’’’Santiago de Ĉilio’’’ 1665, San Bernardo (Ĉilio) 1682, Koncepciono 2058, Temuco 2263, Puerto Montt 2569, ’’’Punta Arenas 3865’’’ km.
Historio
En Arica oni loĝis jam antaŭ jarmiloj. Hispanoj alvenis en 1541. Bolivianoj profitis la havenon post 4 jaroj. En 1570 oni fondis urbon sub nomo "La Muy Ilustre y Real Ciudad San Marcos de Arica" (la tre glora kaj reĝa grandurbo de San Marcos de Arica). La urbo riĉiĝis, tial kelkfoje piratoj prirabis la urbon.
Depost kolapson de la hispana rego en 1821 Arica estis parto de la ĵus sendependa Peruo. Peruanoj konstruis fervojon inter Arica-Tacna (53 km longan), ĝi daŭre funkcias hodiaŭ. En 1868 katastrofa sismo kun cunamo okazis, dekmiloj mortis.
Ĉilio kaptis la grandurbon de Peruo en 1883. Ekde 1958 la urbo komencis signife evolui pro favoraj impostoj.
Ekonomio
En Arica oni okupiĝas ĉefe pri fiŝoj, krome pri diversaj industrioj, En la ĉirkaŭaĵo pro la irigacio oni produktas olivojn, citrusojn.
Trafiko
Arica havas internaciajn havenon kaj flughavenon (la haveno estas libera haveno por Bolivio). El la urbego kuras vojoj al nordo, sudo kaj oriento, fine trajno al Peruo.
Klimato
Arica situas en dezerta klimato. La urbego estas konata kiel la plej seka loĝata loko sur la Tero. Tre malofte pluvas, sed se pluvas, la kvanto estas apenaŭ mezurebla. La averaĝa jara temperaturo varias inter 16-22 °C.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
- Cochabamba, Bolivio
- La-Pazo, Bolivio
- Santa Cruz de la Sierra, Bolivio
- Cuiabá, Brazilo
- Rondonia, Brazilo
- Bressuire, Francio
- Ejlato, Israelo
- Taiohae, Polinezio
- Monterrey, Meksiko
- Putla Villa de Guerrero, Meksiko (2010)
- Tulcán, Ekvadoro
- Arequipa, Peruo
- Moquegua, Peruo
- Takno, Peruo
- Artigas, Urugvajo
- Montevideo, Urugvajo
Gefiloj
- Américo (n. en 1977)
Fontoj
- oficiala paĝo hispane
- mapo, distancoj Arkivigite je 2014-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- angle