La Aribonidoj (germane: Aribonen) estis nobelgento de verŝajne bavara origino kiu ekstaris al supereco en la Markio de Panonio), la pli posta Orienta Markio, en la malfrua naŭa kaj frua deka jarcentoj. Ili estas nomitaj laŭ margrafo Aribo de Aŭstrio.
La Aribonidoj konservis influon en la Duklando Bavario, la Orienta Markio kaj aliaj partoj de Germanio (la saksaj orientaj markioj kaj la Rejnlando) ĝis la frua 12-a jarcento, kiam ili malaperis.
Historio
Ilia plej frua identigebla membro estis episkopo Arbeo de Freising (+784), verŝajne parenca al la Huosi-familio. Margrafo Aribo sukcedis Vilhelmon kaj lian fraton Engelschalk 1-a en la bavara Markio de Panonio en 871, post kiam ambaŭ estis mortigitaj batalante kontraŭ fortoj de la Grandmoravia imperio. En rezulto, la Aribonid-dinastio havis long-daŭrantan kvereladon kun la Vilhelmanoj en la malfrua 9-a jarcento. Kiel en la Vilhelmana Milito la dukoj de la Grandmoravia imperio emis apogi la vilhelmanon Engelschalk la 2-an, la Aribonidoj kutimis batali kun la Moravoj. Margrafo Aribo postvivis la katastrofan Batalon de Bratislavo kaj iĝis la prapatro de la dinastio.
Ĉar la plej granda parto de la panonia markio estis konkerita fare de la hungaroj, la familio transloĝiĝis al Bavario. La Aribonidoj kontrolis la salcburgan episkopujon longtempe. De 985 la dinastio plenumis la oficon de bavara palatinulo kaj donacis monaĥejojn kiel Seeon-Seebruck kaj Leoben-Göß. Ili perdis sian influon post kiam ili estis engaĝitaj en ribelo (1055) gvidita fare de duko Konrado la 1-a de Bavario kontraŭ imperiestro Henriko la 3-a. Tamen, ili retenis kelkajn el siaj havaĵoj en Karintio, kie ili poste establis la abatejojn de Millstatt kaj Eberndorf. Fakte, la familio havis multajn postenojn ekleziajn: ekz. Episkopo Pilgrim de Passau (971-991) same kiel la ĉefepiskopoj Aribo de Mainz (1021-1031) kaj lia frato Pilgrim de Köln (Pilgrimo de Kolonjo) (1021-1036).
Konataj Aribonidoj
- Arbeo de Freising, episkopo de Freising († 783)
- Arbo, grafo (ĉ.860)
- Engilprecht, grafo (ĉ.863)
- Aribo, grafo (ĉ.876)
- Engelbert, grafo († 890)
- Isanrich, grafo († post 903)
- Aribo la 2-a, grafo de Göss-Schladnitz (Leoben) (ĉ.904)
- Theotmar, arkiepiskopo de Salzburg († 907)
- Otakar, grafo en Karantanio († 907/23)
- Aribo la 1-a, grafo ĉe Traungau, margrafo Marcha Orientalis († post 909)
- Pilgrim, arkiepiskopo de Salzburg († 923)
- Chadaloh I. (Chadalhoch), grafo († post 930)
- Hartwig, vokto de Salzburg († 930)
- Rihni, grafino de la Leoben-valo (ĉ.930)
- Pilgrim, grafo (ĉ.934)
- Drusunda, grafino († 933)
- Diotmar, arkiepiskopa bienadministranto († 933)
- Diotmar, vokto de Salzburg(† 935)
- Odalbert, arkiepiskopo de Salzburg († 935)
- Engelbert, grafo en Flachgau († 937)
- Egilolf, arkiepiskopo de Salzburg († 939)
- Aribo, grafo (ĉ.957)
- Chadaloh II., grafo ĉe Isengau († vor 958)
- Jakob, vokto de la episkopujo Freising († ĉ.958)
- Aribo III., grafo de Freising (ĉ.960)
- Eberhard, grafo († 969)
- Albuin de Karintio († vor 975), margrafo, ∞ Hildegard de Stein
- Bernhard, vokto de Salzburg († 976)
- Chadaloh III., grafo "rechts des Inn" (ĉ.935-978)
- Hartwig la 1-a (Bavario) († 985) ∞ Wichburg de Bavario, filino de duko Eberhard (Bavario) († ĉ.940, Luitpoldidano)
- Pilgrim, episkopo de Passau († 991)
- Eberhard, grafo († 995)
- Willa, grafino ĉe Chiemgau († 997)
- Aribo I. († 1001/20), filo de Chadaloh II., palatinulo de Bavario kaj grafo de Leoben (Göss-Schladnitz), ∞ Adala de Bavario († post 1020), filino de Hartwig la 1-a kaj Wichburg
- Aribo (mencio 1005), filo de Albuin kaj Hildegard, margrafo en Jaun-valo (Karintio)
- Albuin († 1006), filo de Albuin kaj Hildegard, episkopo de Brixen kaj sanktulo
- Hildburg, filino de Pfalzgraf Aribo I. kaj Adala, grafino de Wels-Lambach (ĉ.1010)
- Kunigunde, abatino de Stift Göß († post 1020), filino de Aribo I. kaj Adala
- Hartwig (Salzburg) († 1023), filo de Hartwig la 1-a, arkiepiskopo de Salzburg
- Hartwig la 2-a, palatinulo de Bavario († 1027), filo de Aribo I. kaj Adala, ∞ Friderun († post 1027) (filino de grafo Reting kaj de la immedinganino Glismod)
- Chadaloh IV., grafo ĉe Isengau (* ĉ.980, † 1030)
- Wichburg († 1030), filino de Hartwig I. kaj Wichburg, grafini ĉe Lurngau (∞ Ottwin)
- Aribo de Mainz († 1031), arkiepiskopo de Mainz, filo de Aribo I. kaj Adala
- Pilgrim de Köln, arkiepiskopo de Köln († 1036)
- Hartwig, episkopo de Brixen († 1039), filo de Adala
- Kadalhoh, episkopo de Naumburg-Zeitz († 1045)
- Chadalhoh V., grafo ĉe Isengau († 1050)
- Aribo II. († 1102), palatinulo de Bavario ĝis 1055, filo de Hartwig II. kaj Friderun, ∞ I. Liutgard, ∞ II. Willa
- Botho/Boto/Poto († 1104), grafo de Burg Pottenstein, Riegersburg ktp., filo de Hartwig II. kaj Friderun, ∞ Judith de Schweinfurt († 1104)
- Adelheid de Pottenstein († post 1106), Herzogin de Limburg, filino de Botho kaj Judith
Krome:
- Egilolf, pastoro
- Wichburg (Wigburg), abatino de Altmünster en Mainz
- Hildegard de Stein, grafino
- Isangrim, grafo
- Rudpert, grafo de Aldersbach
- Siegfried, grafo de Burghausen
- Wigburg, infano
Pri tiuj ĉi genealogie nur malmulto estas konata estante ofte inter si kontraŭdira.