La Argadora kalendaro estas kalendaro proponata de Urion Argador [1] por provi akordiĝi al astronomiaj kaj homaj ritmoj sen rilato al iu specifa homa kulturo.

Datlinio kaj longitudoj

La proponata datlinio (nomata Argadora Datlinio) estas la longitudo 168,5° okcidenta, ĉar ĝi trafas nur la Aleutan insulon Umnak krom Antarkton, do la malplej multe da loĝataj teroj. Tiu meridiano estas tiu de Trondheim, Wismar, Munkeno, Hall (Tirolo), Vicenzo kaj Yaoundé. La longitudoj estas nomitaj nur pozitive de la datlinio kaj povas esti kalkulitaj en horoj.

Kalendaro

Erao

La jaroj estas kalkulitaj ekde la nord-aŭtuna ekvinokso de jaro -17366 ĉar en tiu tempo galaksia, ekliptika, kaj ĉielaj ekvadoroj koincidis en du punktoj. Tiu epoko ankaŭ estas tiu de la lasta glacitempo. La erao sekve estas oportuna laŭ astronomia kaj historia vidpunktoj. La 22-an de septembro 2008 de nia erao komenciĝis la jaro 19376 AA (Anno Argadori).

Superjaroj

Superjaroj okazas ĉiun 4-an jaron, sed ne ĉiun 128-an jaron. Tio estigas jardaŭron nur je 1 sekundo pli mallongan ol la astronomia jaro, dum la gregoria kalendaro havas tagon je 26 sekundoj tro longan.

Jarkomenciĝo

La jaro komenciĝas je aŭtuna ekvinokso de la norda hemisfero kun kvar sezonoj malegalaj sed kongruaj al astronomiaj intervaloj inter ekvinoksoj kaj solsticoj, respektive: 90, 89, 93, 93 (aŭ 94 tagoj en superjaroj).

Monatoj

Monatoj ricevas nomon laŭ greka nomo de la zodiaka stelaro en kiu troviĝas la suno kun sufikso -meno laŭ la greka μην (monato):

sezono zodiaka signo simbolo monato
esperanta nomo latina nomo greka nomo nombro nomo daŭro
Norda aŭtuno SagitarioSagittariusτοξευτης♐1toksomeno30
KaprikornoCapricornusαἰγοϰερως♑2aigkermeno30
Akvisto/AmforoAquariusὑδροχοος♒3hidĥomeno30
Norda vintro Fiŝoj (stelfiguro)Piscesἰχθυς♓4iĥdjomeno29
ŜafoAriesϰριος♈5kriomeno30
TaŭroTaurusταυρος♉6taŭromeno30
Norda printempo ĜemelojGeminiδιδυμοι♊7didimeno31
KankroCancerϰαρϰινος♋8karkimeno31
LeonoLeoλεων♌9leomeno31
Norda somero VirgulinoVirgoπαϱθενος♍10pardemeno31
PesiloLibraζυγος♎11zigomeno31
SkorpioScorpiusσϰοϱπιος♏12skorpimeno31
superjara kromtago OfiuĥoOphiuchusὀϕιουχος♐13ofĥumeno1

Semajnoj

Monatoj estas dividitaj en tagdekoj. La tagoj kiuj ricevas nomojn laŭ grekaj nomoj de suno, planedoj kaj luno (kaj ofjuĥo por la kromtago), uzanta tiuj nomoj en kurtigita formo kaj la vorto "ēmar" (ἦμαρ), significanta 'tago' en la old-greka lingvo. La finaĵo "emaro" povas esti substituita per "tago" en Esperanto.

Tago Monattago Astro Greka dio Tagnomo
101112131SunoἩλιοςheliemaro / heltago
2021222MerkuroἙϱμηςhermemaro /hermtago
3031323VenusoἈφϱοδιτηafremaro / aftago
4041424TeroΓαιαgaiemaro / gajtago
5051525MarsoἈϱηςaremaro / artago
6061626JupiteroΖευςdiemaro / ditago
7071727SaturnoΚϱονοςkronemaro / krontago
8081828UranoΟὐϱανοςurnemaro / urntago
9091929NeptunoΠοσειδωνpsejdemaro / psejdtago
10102030LunoΣεληνηselemaro / seltago
superjara kromtago(Ofiuĥo)(ὀϕιουχος)ofiuĥo

Tagdivido

La Argadora sistemo proponas tagon komenciĝantan je la nuna 4a horo en la nokto, kaj dividas la tagon en tri 8-horajn partojn : mateno (antaŭtagmezo) 0-8, vespero (posttagmezo) : 8-16, nokto 16-24.

Notoj kaj referencoj

  1. Urion Argador ankaŭ estas kreanto de esperantida planlingvo Aŭriongŝo (Aurioŋx [aŭ-rï-óŋ∫] )

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.