Argés | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montoj de Toledo | ||
Poŝtkodo | 45122 | ||
Retpaĝaro | Retejo de la municipo | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jesús Guerrero Lorente | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 643 (2011) | ||
Loĝdenso | 201,54 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 48′ N, 4° 3′ U (mapo)39.805-4.0572222222222Koordinatoj: 39° 48′ N, 4° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 676 m [+] | ||
Areo | 28 km² (2 800 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Argés [+] | |||
Argés estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Argeseño. La censita populacio en 2011 estis de 5.643 loĝantoj kaj la denseco estas de 201,54 loĝ/km².
Situo
Argés estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 676 m; je nur 9 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 28 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°48′18″N 4°3′26″Ok.
Geografio
La municipio situantas je nur 7 km de Toledo kaj je 97 km de la centro de Madrido, en la komarko de Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Toledo, Cobisa, Layos, Casasbuenas kaj Guadamur, ĉiuj de la provinco de Toledo. Ĝi havas separatan parton nome Palomilla (kolombeto) inter la teritorioj de Toledo, Daramezas, Guadamur, Polán kaj Albarreal de Tajo.
Je 3 km troviĝas la baraĵlago de Guajaraz en la rojo samnoma.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nun servoj kaj loĝejoj por laboristoj de la proksima ĉefurbo Toledo.
Historio
Jam en 1274 aperas menciata kiel domaro de Toledo, kie toledanoj havis loĝejojn uzatajn por la epokoj de agrolaboro kaj rikoltado.
Meze de la 20a jarcento okazis drasta malpliiĝo en plej parto de la vilaĝoj de la provinco kaj de la regiono pro elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio; tamen en Argés pro proksimeco al ĉefurbo Toledo la populacio kiu atingis nur iom pli da 500 loĝantojn komence de la 20a jarcento, kaj tiele restis ĝis la 1970-aj jaroj, post tio, kiam jam pleniĝis malplenaj lokoj en ŝtata ĉefurbo Madrido, rapide kreskis kaj dekobliĝis al nunaj 5.643 loĝantoj.
Dum la lastaj dudek jaroj estis ĉiam la sama urbestro nome Jesús Guerrero Lorente de la dekstra partio PP.