Aref al-Dajani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1856 en Jerusalemo |
Morto | 30-an de novembro 1929 (73-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Otomana Imperio |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Aref Baŝa al-Dajani (en araba: عارف الدجاني) (1856 – 14a de Aprilo, 1930) estis araba palestina politikisto kiu servis kiel urbestro de Jerusalemo en 1917–1918.
En 1918, post servi unu jaron kiel urbestro de Jerusalemo, al-Dajani aliĝis al la Administracia Komitato de la Islam-Kristana Asocio (IKA) kaj poste iĝis prezidanto de Jerusalemo kaj poste regiona de la organizaĵo. La Jerusalema Kongreso kunsidis el la 27a de Januaro ĝis la 10 de Februaro, 1919, sub estreco de Aref al-Dajani kaj Izzat Darŭazah. La rezolucio atingita en tiu forumo estis kablosendita al la Pariza Packonferenco je konto de la Araboj de Palestino, postulante nuligon de la nomita Balfura Deklaracio kaj la inkludon de Palestino kiel "integra parto de... la sendependa araba registaro de Sirio ene de Araba Unio, libera de ajna eksterkanda influo aŭ protekto."[1]
Kiel proparolanto de la Jerusalema Kongreso, al-Dajani malakceptis la politikajn proponojn de la Cionismo kaj konsentis akcepti la helpo de Britio kondiĉe, ke tio ne malhelpu la araban suverenecon en Palestino. Li komprenis kaj deziris Palestinon kiel parto de sendependa siria ŝtato regata de Faisal de la Haŝemida familio.[2]
Notoj
- ↑ "From Wars to Nakbeh: Developments in Bethlehem, Palestine, 1917-1949, Adnan A. Musallam". Arkivita el la originalo en 2011-07-19. Alirita en 2011-10-12.
- ↑ Palestine Factionalism in the National Movement (1919-1939)