Arcenillas | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49151 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 448 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 27′ N, 5° 41′ U (mapo)41.4559842-5.6857133Koordinatoj: 41° 27′ N, 5° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 697 m [+] | ||
Areo | 12,08 km² (1 208 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arcenillas [+] | |||
Arcenillas [arzeNIljas] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Arcenillas estas tradukebla etimologie al Anzinetoj.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 429 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn el la 19-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed poste rekuperis 200 pro la proksimeco al la ĉefurbo kaj fukciado kiel dormurbo. Ĝi distas nur 8 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Zamora, Villaralbo, Morales del Vino, Moraleja del Vino, Pontejos del Vino kaj Casaseca de las Chanas.
Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis. En la preĝejo estas dek kvar famaj pentraĵoj de Fernando Gallego el fino de la 15-a jarcento.