Arcadi Oliveres | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1945 en Barcelono |
Morto | 6-an de aprilo 2021 (75-jaraĝa) en Sant Cugat del Vallès |
Mortokialo | pankreata kancero |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Barcelono • Piaristoj |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • profesoro • socia aktivisto |
Arcadi Oliveres i Boadella (Barcelona, 1945 - Sant Cugat del Vallès, 6-a de aprilo 2021) estis kataluna ekonomikisto kaj aknoskita aktivulo por la socia justico kaj la paco.
Biografio
Arcadi Oliveres estas prezidanto de la neregistara organizo Justeco kaj Paco (Justícia i Pau), vicprezidanto de la Kataluna Federacio de Neregistaraj Organizoj por la Paco (Federació Catalana d'ONGs per a la Pau), membro de la Internacia Komitato de la Fondaĵo por la Paco (Comitè Internacional de la Fundació per a la Pau) , honora prezidanto de Solidara kaj Etika Financado (Finançament Ètic i Solidari), prezidanto de la Patronaro de la Internacia Universitato por la Paco (Unipau), membro de ATTAC (t.e. Asocio por Tobin-imposto kaj helpo al la Civitanoj).
Arcadi Oliveres estas Doktoro pri Ekonomiko, profesoro pri Ekonomiko de la Aŭtonoma Universitato de Barcelono. Fakulo pri nordo-sudaj rilatoj, internacia komerco, ekstera ŝuldo kaj ekonomio de defendo, instruisto ĉe multajspecaj, majstraj kaj postlicenciŭlaj kursoj por studentoj pri kunlaboro kaj evoluado.