Arbustoŝredatoro aŭ arbustdishakatoro estas ŝredatoro en pejzaĝismo. Ĝi estas la granda formo de ĝardenŝredilo. La maŝino estas tiom forta, ke ĝi ankaŭ povas dispecigi dikajn branĉojn kaj eĉ trunkojn. La maŝino estas remorka masino tirata de traktoro aŭ ŝarĝaŭtomobilo. La bezonata propeta povo venas de la fortoforprenilo de la motoro de la tirveturilo. Ekzistas ankaŭ maŝinoj kun propra motoro.
Funkciprincipo
Per dentrado branĉoj aŭ kompletaj arbustoj estas tirataj en metala funelo. Ene de la ŝredatoro estas tranĉiloj, kiuj distranĉas la lignon. La lignopecoj estas ĵetataj de la maŝino rekte sur la remorko. Poste la lignopecoj estas uzataj por mulĉado.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Anton Olbrich:Windschutzpflanzungen: im Auftrage der Lignikultur. Verlag Schaper, 1949 p. 9ff. Online=Google Books }}
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.