Arbus · Àrbus | |
komunumo de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Sardio |
Provinco | SU Sud-Sardio |
Geografia situo | 39° 32′ N, 8° 36′ O (mapo)39.5333333333338.6Koordinatoj: 39° 32′ N, 8° 36′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 314 m |
Areo | 267,16 km² |
Loĝantaro | 5722 (2023) |
Loĝdenso | 21 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Montevecchio, Ingurtosu kaj San Antonio di Santadi |
Najbaraj komunumoj | Fluminimaggiore, Gonnosfanadiga, Guspini kaj Terralba |
Patrono | Sankta Sebastiano |
Festa tago | 20-a de januaro |
Nomo de loĝantoj | arburesi (itale) aŭ arburesus (sarde) |
Poŝtkodo | 09031 |
Imposta kodo | A359 |
Kodo laŭ ISTAT | 111001 |
Telefona prefikso | 070 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Arbus- jen itale, sarde Àrbus - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 5 722 loĝantoj sur areo de 269,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Fluminimaggiore (CI), Gonnosfanadiga, Guspini kaj Terralba (OR).
Kristana patrono de la komunumo estas la sanktulo Sebastiano, kies memortago, la 20-a de januaro, sekve ankaŭ estas la komunuma festotago.
Eksteraj ligiloj
|