Sankta | |||||
Arbeo de Freising | |||||
---|---|---|---|---|---|
Arbeo sur bildo en la t.n. Princa transirejo - inter rezidejo kaj katedralo en Freising | |||||
Blazono de Arbeo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 723 aŭ pli frue en Meran | ||||
Morto | 4-an de majo 783 | ||||
Tombo | Freising vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Aribonidoj | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Aribo vd | ||||
Okupo | verkisto • katolika sacerdoto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Abrogans-kodekso | ||||
| |||||
Abato de monaĥejo Scharnitz | |||||
Dum | 763– | ||||
Antaŭulo | – | ||||
Sekvanto | Atto de Freising | ||||
Episkopo de Freising | |||||
Dum | 764– | ||||
Antaŭulo | Jozefo de Verona | ||||
Sekvanto | Atto de Freising | ||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | katolika eklezio | ||||
Festotago | 4-a de majo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Arbeo el Freising (ankaŭ: Aribo, Arbo, germane: Arbeo von Freising, latine: Arbeo Frisingensis; naskiĝis en 723 aŭ pli frue apud Meran, mortis la 4-an de majo 784) estis germana teologo kaj episkopo de Freising. Li famis pro la verko de la unua verko en germana lingvo, fakte simpla dulingva vortareto.
Vivo
Arbeo originas el pranobeldinastio de Huosoj respektive de la fruaj Aribonidoj. Li frokuliĝis ĉe la benediktanoj kaj trejnitis ĉe latinlingva lernejo. Estinte grava pastro kaj sekretario ĉe la frajzinga episkopo Jozefo el Verona; de li Arbeo nomumitis en 763 abato de la nove fondita Monaĥejo Scharnitz (apud Krün-Klais). En 764 li posteulis episkope en Freising. Sub lia regado fonditis la klostroj Innichen (769), Schäftlarn (762) kaj Schliersee (779). En 772 la monaĥoj de Scharnitz translokitis al Schlehdorf.
Ofte Arbeo taksitis verkisto de Abrogans-kodekso, la unua verko en germana lingvo. Krome li fondis la bibliotekon katedralan en Freising kaj verkis la biografion de Sankta Korbiniano (Vita Corbiniani); en ĝi konservitis ankaŭ altvaloroj informoj pri la frua bavara historio.
Arbeo entombigitis en Freising. Lia memortago estas la 4-a de majo. En Freising ekzistas strato nomita por li, nome Aribostraße.
Verkoj
- Arbeonis episcopi Frisingensis vitae sanctorum Haimhrammi et Corbiniani. Eldonis Bruno Krusch ĉe MGH SS. rer. Germ. 13, Hannover 1920. (surrete)
Literaturo
- Romuald Bauerreiß: Die "Vita SS. Marini et Anniani" und Bischof Arbeo von Freising (765–783), in: Studien und Mitteilungen zur Geschichte des Benediktinerordens und seiner Zweige, Band 51, 1933, p. 37–49
- Albert Lehner: Sacerdos = Bischof. Klerikale Hierarchie in der Emmeramsvita. Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2007, ISBN 978-3-86583-183-5