Abio
Abio estis ĉiam simbolo de forto. Jam de mezepoko oni produktis el iliaj pinglofoliaro kaj rezino diversajn mediojn kun kontraŭinflama kaj antireŭmatisma efikoj.
Pro remaĉado de abia rezino plifortiĝas gingivo. Sidiga kaj varma banado en dekokto el abiaj branĉetoj subtenas kuracadon de inflamo de urinveziko.
Betulo
Betulo ebligas evoluigi intuicion, oni fariĝas sub ties influo pli perceptema. Precipe printempe, en la folioj kaj ankaŭ en la trunko de betulo estas granda kvanto de kuracigaj substancoj.
Betula suko plibonigas funkciadon de renoj, de urinveziko kaj tre bone ĝi agadas je haŭto.
Fago
Fago plibonigas koncentradon kaj kuraĝigas vivvitalecon.
Fago agadas favore dum kapdoloroj. Dum migrenoj oni rekomendas kompresojn sur kapo el faga foliaro, sur kiun ni almetos malvarmigan malsekan viŝtukon.
Griotarbo
Griotarbo agadas al erotika tereno de homo, ĝi kuraĝigas sopiron je amo. Laŭ malnovaj mitoj en griotarboj loĝis driadoj. Printempe tiuj ĉi arboj fariĝis loko de iliaj amludoj.
Teo el sekigitaj fruktoj de griotoj helpas kontraŭ tuso, suko el freŝaj fruktoj plialtigas sangpremon.
Kaŝtanarbo
El ŝelo de junaj branĉetoj oni akiras preparaĵon, kiu plibonigas sangcirkuladon kuraĝigante metabolon. Arboŝelo estas uzata dum produktado de medikamentoj, uzataj ĉe malsaniĝo de vejnoj. Teo el kaŝtano (floro) deakvigas kaj fortigas ĉelaron.
Kverko
Kverko subtenas ĝustan sangocirkuladon kaj limfon. Dekokto el kverkoŝelo kuracas per eminenta maniero haŭtmalsanojn, ekzemojn kaj ŝvelaĵojn.
Pino
Magneta kampo de pino en agdistanco ĝis 5 metroj de la trunko de arbo trankviligas streson, koleron.
Pina rezino kaj dekoktoj en koniferfoliaro plialtigas sangcirkuladon, trankviligas nervojn kaj mildigas tuson.
Pina oleo estas ideala por haŭto kaj se la oleo estas solvita en varma akvo, ĝi estas uzata dum inhaladoj.
Saliko
Ĝi povas plifortigi ankaŭ deprimecon.
Saliko plifortigas animan evoluon de infanoj kaj ĝi trankviligas sovaĝajn bestojn. Teo el salika ŝelo malaltigas febron kaj ĝi mildigas doloron.
Sambuko
Teo el floroj de sambuko havas forte ŝvitigajn efikojn kaj ĝi do sukcese helpas dum diversaj malvarmumoj kaj gripoj. Ĝi ankaŭ agadas kontraŭ retenado de akvo el homa korpo.
Energetika kampo de sambuko agadas urinige kaj tute ĝi deakvigas. Vundoj, ekzemoj kaj ulceroj resaniĝos pli rapide, se ni ofte restados en proksimeco de tiu ĉi arbusto.